Novaĵoj

Denove Eŭgeno gajnis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-31 22:14:26

En la marta RISKO-ludo gajnis euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Pollando. Sincerajn gratulojn al li. Li estis kiu gajnis ankaŭ en februaro, kaj ankoraŭ ne elektis donacon. Do, ni atendas mesaĝon de li.

En marto ludis entute 100. Ni ekhavis nur 4 novajn ludantojn. 

Kutime mi raportas pri tio, kiuj retiriĝas por ripozo. Nu, en tiu ĉi monato neniu, sed revenis tri malnovaj ludantoj. Entute ripozas nun 18 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo. 

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Mallonga raporto post la tria Ekparolu-monato. Al la listo En 21 urboj de 14 landoj eblos ekzameniĝi en junio kaj julio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.