Novaĵoj

Trejniĝu pri instruado de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-21 23:56:31

 Fariĝu diplomita Esperanto-instruisto! Nun prezentiĝas bona eblo, profitu el ĝi!

ILEI kunlabore kun Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net proponas intensan trejniĝon pri instruado de Esperanto kaj praktikadon kun ekzamenoj dum la 51a ILEI-kongreso en Madrido.

La formado konsistas el du partoj: reta preparkurso pri metodiko kaj gramatiko plus partopreno en seminario kun ĉeestaj atelieroj kaj ekzamenoj. 

  • Unua paŝo: lerni pedagogion kaj metodologion laborante rete sub la gvidado de Katalin Kovats de oktobro 2017 ĝis julio 2018.
  • Dua paŝo: partopreni la ILEI-kongreson en Madrido. Tie frekventi la kursojn kaj submeti vin al ekzameno.
  • Tria paŝo: ricevi DIPLOMON !

La detala priskribo de la kurso elŝuteblas ĉi tie

Estas 24 lokoj, unu estas por vi, se vi rapide aliĝas.

Por ricevi la aliĝformularon, bonvolu kontakti Katalin Kovats 

Informoj pri Ekparolu! Al la listo ESF enpanteonigis Katalin Kováts

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.