Novaĵoj

Gajnintoj en la konkuro de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-05 23:40:39

EKPAROLU-konkuro 


Inter la 16a kaj 31a de oktobro kadre de la programo Ekparolu! ni okazigis konkuron inter la genevoj.
Ni promesis premiojn por tiuj, kiuj en la lastaj du semajnoj de oktobro aŭ komencas mendi sesiojn, aŭ havos la plej multe da sesioj aŭ finas sian eblon en Ekparolu.

En tiu periodo 14 genevoj mendis 55 sesiojn.

1. Ni gratulas Lyndon, kiuj ekparolis en la dua parto de oktobro.
2. GJK kaj BenAustin estis rekorduloj, ĉar ambaŭ mendis kaj ricevis po 10 sesiojn.
3. Finis siajn studojn ĉe ni Daniel Gubler, Marc Wash kaj Alex Sousa Santos kaj preskaŭ finis Brendan. Kvankam li havis "nur" 9 sesiojn, ni scias, ke li ne sukcesis fini siajn studojn pro pluraj nuligitaj sesioj, kio okazis pro nuligo de la onkloj, do, ni kalkulas ankaŭ lin kiel fininton. 
Malgraŭ tio, ke ne estis promesita donaco por tiuj, kiuj havas la plej multe da sesioj ene de unu tago, ni trovis ke du personoj havis po 3 sesiojn samtage. Do, tiel ni almenaŭ laŭdu Brendon kaj Ben Austin ankaŭ pro tiuj rekordoj.

Sume ni povas konstati ke la absoluta venkinto estas: 

  • Ben Austin (BenAustin) el Britio. Li komencis, finis kaj en la sama tago havis 3 sesiojn.

Alia rekordulo estas

  • Grzegorz K. JEKEL (GJK) el Germanio, kiu havis 10 sesiojn en tiu periodo kaj kun entute 30 sesioj finis siajn studojn ĉe Ekparolu! 

Ricevos ankoraŭ donacon:

  • Lyndon Thomas (Lyndon) el Britio pro komenco de siaj ekzercadoj
  • Alex Sousa Santos (benysaac) el Brazilo pro fino de la studoj kun 20 sesioj
  • Daniel Gubler (Kriketo) el Svislando pro fino de la studoj kun 20 sesioj
  • Marc Walsh (MarcWalsh) el Svislando pro fino de la studoj kun 10 sesioj  kaj 
  • Brendan el Usono pro la preskaŭa fino de la studoj kaj rekordaj 3 sesioj en la sama tago. 

La elekteblaj premioj videbas ĉi tie. Ni komencas trakti kun la gajnintoj pri iliaj elektoj kaj pri la sendomanieroj. 

Korajn gratulojn kaj dankon al ĉiuj, kiuj en la konkurperiodo aktivis. Speciala danko iru al la geonkloj, kiuj ebligis ne nur la ludon, sed ankaŭ la paroleblojn. 

Kaj nun, karaj genevoj, eĉ sen konkurado sentime, kuraĝe kaj elegante 



Trejniĝu intense, rete kaj ĉeeste Al la listo Informoj pri Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.