Novaĵoj

Ĉina universitato serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton

Kategorio: Movado; Dato: 2017-11-27 14:41:44

Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang en Ĉinio serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton.
La Profesia kaj Teknika Kolegio Pingliang, kun 500 laborantoj kaj 6000 studentoj, intencas inviti du-kvar eksterlandajn volontulojn por instrui la anglan lingvon kaj samtempe funkciigi Esperanto-kurson kiel la nedevigan programeron por interesiĝantaj studentoj kaj instruistoj. La kandidatoj devas bone regi Esperanton kaj la anglan lingvon. La kolegio liveros al ĉiu volontulo senpagan loĝadon kaj monate 2000 RMB da honorario, kiu sufiĉas por pagi bonan manĝadon de minimume du homoj en la manĝejo de la Kolegio. La volontuloj povos volontuli semajnon ĝis 12 monatoj laŭ siaj plaĉoj. Al tiuj kiuj laboras pli ol 6 monatojn, la Kolegio repagos la koston de la dudirektaj vojaĝoj. Retejo de la Kolegio: http://www.plvtc.cn.
Lokaj esperantistoj en Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio, pretas helpi instruadon de Esperanto en la kolegio.

Interesiĝantoj kontaktu s-ron Trezoro Huang Yinbao kaj s-ron Ardo
 

Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro Al la listo Ni trovu la plej bonajn Esperanto-lernilojn

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.