Novaĵoj

Intervjuo kun Katalin en Ĉina Radio Internacia

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-05 17:03:10

La Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia pretigis longan intervju-materialon kun Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net.

La unuan parton de la intervjuo oni dissendos tutmonde la 6-an de novembro. Ĝi aŭskulteblas ankaŭ en la retejo de la redakcio.

Edukado.net havas jam 50 ĉinajn membrojn, sed espereble tiu programo altiros pli da ĉinaj samideanoj al la paĝaro.

Se vi deziras aŭskulti la programon, vi atingas ĝin de la E-Klubo de la Ĉina Radio Internacia.

Seminario pri la Literaturo de Esperanto Al la listo Nova kurso en Dua Vivo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.