Novaĵoj

Renkontiĝo de kulturoj dum la interlingvistika sesio en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2018-09-25 13:43:47

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7-a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin 10 gestudentoj el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Koreio; Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Rusio). Post plenumo de ekzamenoj sekvis 4 kursoj: la duan semestron de interlingvistiko gvidis – kiel kutime – Vera Barandovska-Frank, kontribuis al ĝi Ida Stria (eksstudentino de IS kiu doktoriĝis pri interlingvistika temo en 2016). Ŝi prelegis pri literaturaj kaj interretaj hobiaj lingvoj. Nicolau Dols (profesoro en la Universitato de Balearaj insuloj) instruis la konstruitan lingvon Toki Pona.

Enkondukon al ĝeneralaj leksikologio kaj semantiko gvidis Michael Farris el UAM kaj kontribuis Nicolau Dols. La dua semestro de esperanta gramatiko okupiĝas pri sintakso, kiun prezentis ĉi-foje Marc Bavant (eksstudento de IS, d-ro kaj membro de AdE) kaj Ilona Koutny. La tria semestro de esperanta literaturo koncentriĝis al la tria (postmilita) periodo, ĝin prezentis Istvan Ertl (ia. redaktoro de Beletra Almanako).

Ĉeestis la semajnon ankaŭ Katalin Kovats, kiu taskita de ESF (Esperantic Studies Foundation), intervjuis la studentojn kun la celo informiĝi pri iliaj spertoj kaj planoj kaj eventualaj bezonoj de financa subteno. Aldonendas ke ESF pagas la studkotizojn de 6 studentoj kaj disponigas ankaŭ subvenciojn por  vojaĝkostoj, kiuj el foraj landoj (aziaj kaj amerikaj), jes ja superhome ŝarĝas la studentojn. Se vi volas kontribui al tio, bv. donaci monon al tiu celo al ESF, kaj la fondaĵo duobligos la ricevitan sumon. 

La septembran sesion fermas kutime la kultura festivalo ARKONES (organizita jam la 34-an fojon ĉi-jare), dum kiu abundas prelegoj kaj krom ili la ĉeestantoj, venintaj ne nur el diversaj partoj de Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj, kiel Germanio, Litovio, Francio, Ukrainio, Ĉinio, Koreio, povis ĝui muzikajn kaj artajn prezentojn.

La programon de ARKONES multe riĉigis la kontribuaĵoj de la prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj (Nicolau Dols, Istvan Ertl, Michael Farris, Ilona Koutny, Ida Stria, Katalin Kovats kaj Christophe Chazarein). La kortuŝa kaj altnivela koncerto de la koreoj realiĝis danke al la kontribuo de Unika (Jung Yuro), studentino de la IS. 

La semajno estis utila kaj interesa renkontiĝo de diversaj – eĉ aziaj – kulturoj pere de Esperanto. 

Raportis Ilona Koutny kaj Katalin Kovats 

Jam pli ol mil ludantoj en RISKO Al la listo Esperanto-semajno en Leeuwarden

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.