Novaĵoj

Facillingva retejo

Kategorio: Movado; Dato: 2019-01-19 20:05:10


UEA kreis kaj mastrumas facillingvan paĝaron por komencintoj. Vi trovas tie facilajn tekstojn, artikolojn, filmojn, ktp. kun klarigoj kaj helpoj. Ni konsilas al la instruistoj kaj kursgvidantoj trastudi la retejon kaj konsili ĝian uzon al siaj kursanoj. 

La celo de la retejo estos informi novajn esperantistojn pri agadoj en la Esperanta mondo, kaj precipe pri UEA. Miloj aŭ eĉ milionoj da homoj nun lernas Esperanton per Duolingo, sed ili scias tre malmulte pri la movado kaj ili ne membriĝas en UEA. Tio havas la sekvon, ke dum la nombro de esperantistoj kreskas, UEA perdas membrojn kaj estas nun en financa krizo.
La retejo enhavas mallongajn artikolojn taŭgajn por lernantoj, verkitajn laŭ la ĵus reviziita vortlisto de la revuo Kontakto. 
La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la Esperanto-movado. Ĝi estas senpage abonebla, do ne necesos esti membro de UEA por legi ĝin kaj komenti.

Artikoloj en la retejo aperos sub la kategorioj

Movado, Homoj, Kongresoj kaj kunvenoj, Opinioj, Legaĵoj, Libroservo, Lingvo, Tra la reto, Kalendaro.

Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havos eblecon komenti sub la artikoloj, kaj ankaŭ prezenti sin en la paĝo "Niaj legantoj".

Nia redakcio deziras sukceson al la nova retejo, interesajn artikolojn, diligentajn kunlaborantojn kaj interesiĝantajn legantojn. 

https://uea.facila.org/

Internacia Tago pri Edukado Al la listo Bilanco pri Ekparolu!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.