Novaĵoj

Edukado.net en Lahtio

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-08-01 11:58:28

 

En tiu novaĵo mi ŝatus raporti al vi pri nia laboro dum la 104a Universala Kongreso, kiu okazis en Lahtio, Finnlando.
Kiel jam de preskaŭ dudek jaroj Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge gvidis denove la paroligajn lingvokursojn dum UK.
Ili okazigis entute 16 lecionojn.
La 8-horan kurson por komencantoj gvidis Katalin. La lecionojn partoprenis averaĝe 40-45 kursanoj. Fine 20 personoj ricevis atestilon pro la ĉeesto en ĉiuj 8 lecionoj.
Sylvain okazigis 8 konversaciajn lecionojn por mezniveluloj. Tage ĉirkaŭ 60 homoj engaĝiĝis en diversajn lernaktivaĵojn.

Vendredon okazis KER-ekzameno, al kiu aliĝis nur 6 kandidatoj, kaj fine ekzameniĝis 5. En la ekzamenado helpis al Katalin Monika Molnar, Sylvain Lelarge kaj Karina Oliveira.
Katalin disdonis dum la kongreso centon da KER-atestiloj transportotaj al 7 ekzamenlokoj: al unu en Moskvo, du en Brazilo, al tri en Ĉinio kaj al unu en Japanio. La aliaj atestiloj poŝte veturos al la ĉi-jaraj ekzamenlokoj.
Dum la kongreso ni havis plurajn eblojn diskonigi niajn programojn kaj projektojn.
La unua eblo estis dum la Movada Foiro, tuj sabaton vespere, kie ni disponis je tri standoj. Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Nicole Wing nevinoj kaj baldaŭaj onklinoj informadis pri la projekto Ekparolu! Monika Molnar deĵoris ĉe la KER-ekzamena tablo, dum Sylvain Lelarge kaj Katalin diskonigis la servojn de edukado.net kaj raportis, kolektis monon por la nova projekto Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo.
Ni disdonis faldfoliojn kaj pere de la reto donis konkretajn helpojn. 

Kadre de la Kleriga Lundo Katalin povis prezenti en 90 minutoj la projekton Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo, kolekti ideojn, kaj nelastkaze ankaŭ subtenantojn. Pri la projekto vi povas legi detale ĉe la koncerna paĝo:
Ankaŭ Ekparolu! havis prezentsesion kun la ĉeesto de kelkaj geonkloj kaj genevoj. Aparte bonan reagon donis, kiam nia eksnevino, Luule el Estonio pozitive alparolis la publikon, dankis la projekton kaj donis sugestojn.
Dum la Tago de la Lernado, programo de ILEI, Katalin prelegis pri la kunlaborebloj inter ILEI kaj edukado.net.
Pro aliaj programoj Katalin ne povis plene ĉeesti la Esperantologian Konferencon, sed je la peto de la gvidanto, Humphrey Tonkin, ŝi partoprenis la podian diskuton reprezentante ankaŭ Ilona Koutny, profesorinon el la Interlingvistikaj Studoj en Poznan.
La Akademio de Esperanto, kies membro Katalin estas jam de 12 jaroj, havis du kunsidojn, unu fermitan kaj unu malfermitan. Katalin partoprenis ambaŭ programojn.
La plej longa faka programo okazis tuj post UK, en la organizo de ESF. La pli ol 7-horan kolokvon ĉeestis ĉ. 40 personoj, engaĝitaj en la agadon de ESF aŭ respondeculoj aŭ agantoj en la edukaj kampoj. La ĉeestantoj, sub la gvido de Humphrey Tonkin laboris ĉefe en diversaj laborgrupoj, pridiskutante temojn, serĉante solvojn pri la levitaj problemoj aŭ trovitaj mankoj. 

Katalin gvidis la laborgrupon pri instruado kaj instruista trejnado kaj en la dua turno kontribuis al la laboro de la grupo traktanta la temon Esperanto kiel studobjekto.

La kongreso donis okazon al multaj renkontiĝoj, konsilado de informpetantoj. Dum la "liberaj momentoj" kun la muzikgrupo KAJTO ni sukcesis eĉ realigi novan surprizon por la membroj de edukado.net. Vi certe rimarkos ĝin almenaŭ unufoje jare de post septembro.
La kongreso estis bona okazo ankaŭ je tio, ke la 5-membra estraro de la Fondaĵo Edukado.net kuniĝu, ĉe rezervita tablo kunmanĝu dum la bankedo kaj pridiskutu ankaŭ la plej aktualajn labortaskojn de la fondaĵo.
Kvankam la kongreso estis relative malgranda, abundis la programoj,kaj necesus kompili apartan liston pri tiuj, kiujn mi tre volonte ĉeestintus, sed pro la propraj devoj aŭ pro manko de forto devis mistrafi. 

Aldonaj rimarkoj:  kalkulante nur la laborhorojn de Katalin ni jam alvenas al entute 1800 minutoj, tio estas al 30 horoj. La vespermanĝon dum la bankedo la estraranoj mem pagis, dum tiuj de Katalin kaj Sylvain estis pagitaj de iliaj amikoj el Germanio. La vojaĝkostoj  al UK kaj parto de la loĝkostoj estis pagitaj private de Katalin kaj Sylvain. UEA ne pagigis la aliĝkotizojn kaj promesis kontribuon al la hotelkostoj per 500 eŭroj.

 

 




 

Instruista trejnado en Poznan Al la listo Bonvolu subteni la kilometrojn de Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.