Novaĵoj

Arda kaj multkolora interlingvistika sesio en la suna Poznano

Kategorio: Edukado; Dato: 2020-02-09 10:06:52

La studentoj de la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj de UAM atingis sian sesan, do lastan semestron per la februara sesio (1-7.02.2020). En la lasta jaro ili jam laboris en du specialiĝoj: komunikado kaj instruado, krome komencis pretigi la finlaboraĵon kiun ili defendos kadre de la lasta ekzameno en septembro.

Al la komunikada specialiĝo – krom la lokaj stabanoj Ilona Koutny kaj Michael Farris koncerne la lingvajn aspektojn de komunikado – kontribuis ĉi-foje ankaŭ pola psikologino, Danuta Leyk pri psikologiaj aspektoj de komunikado kaj prof. Bengt-Arne Wickström, konata specialisto pri lingvoekonomio per kurso pri la ekonomiaj kaj politikaj aspektoj de komunikado. Cetere, li prezentis ankaŭ anglalingvan prelegon pri lingvopolitiko kadre de la sciencaj prelegoj de la Etnolingvistika Instituto (kie nun funkcias la Studoj) la 5-an de februaro.

Al la instruista specialiĝo aliĝis ankaŭ aliaj partoprenantoj por unu jaro kadre de la instruista trejnado kiu realiĝas en la kunlaboro de UAM, ILEI kaj Edukado.net. Katalin Kováts gvidis la plejparton de la specialiĝo kun granda elano kaj sukceso. Kontribuis al la programo Zsófia Kóródy el la Interkultura Centro en Herzberg kaj Ilona Koutny i.a. prezentante tiklajn problemojn el esperanto-gramatiko. Mallongan kurson pri e-literaturo gvidis Anne Jausions, eksstudentino de la Studoj.

Por ĉiuj estis interese aŭskulti la prelegojn de Renato Corsetti pri la nuntempaj problemoj de esperanto-movado kaj diskuti kun li pri la nunaj perspektivoj. Barbara Pietrzak traktis amaskomunikadon ĉerpante el siaj spertoj. Jam la unuan tagon okazis du prelegoj inter la informoj kaj konsultiĝoj: pri infanĝardena e-instruado far Grażyna Szubryczyńska kaj pri interkultura edukado far prof. Przemysław Grzybowski el la Universitato de Bydgoszcz. Okazis aldona prelego de François Lo Jacomo pri Unesco kaj de Barbara Pietrzak pri la pola Nobel-premiitino, Olga Tokarczuk.
Sume partoprenis la sesion 17 studantoj: 7 el la postdiplomaj studoj kaj 10 el la instruista trejnado, ili venis el 9 landoj (Brazilo, Francio, Germanio, Italio, Koreio, Meksiko, Pollando, Rusio, Usono), inter ili ankaŭ akademianoj. Bedaŭrinde la ĉina partoprenantino, Ĝoja ne povis veni pro la epidemio en Ĉinio.

La bonetosa komuna vespero nun komenciĝis per posttagmeza programo: Renato Corsetti prelegis pri denaskismo, poste Barbara Pietrzak donis informojn pri la pola generalo Kościuszko [Koŝĉuŝko], fine okazis la aŭtora prezentiĝo de Anna Löwenstein. Kiel kutime ankaŭ la gestudentoj prezentis kantojn, dancojn kaj muzikon. La meksika ritmo kaj fine la kantoj de Zuza Kornicka kaptis la partoprenantojn.
La sesion akompanis sabate agrabla ekskurso al Gniezno kun sia malnova katedralo.
Bildoj troviĝas en la albumo de Edukado.net.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj UAM

KER-ekzamenoj – ĉi-jare ni havu la 2500-an diplomiton Al la listo Rezultoj kaj venkintoj de RISKO en 2019

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.