Novaĵoj

Enketo pri lerniloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-04 10:19:11

 

Estimataj Kolegoj,

Edukado.net lanĉis enketon pri la lerniloj, kiujn oni uzas nuntempe por INSTRUI Esperanton. Do, ni nun demandas NUR instruistojn.

Ni scivolas pri tio, kiuj lerniloj (libroj kaj aliaj materialoj) estas la plej popularaj kaj kial.



 

La eksplicitaj demandoj rilatas principe al internacie uzataj lerniloj, sed estas eblo listigi viajn nacilingvajn lernilojn, pri kiuj ni scivolas.

La rezultojn de la enketado Katalin Kovats ŝatus prezenti dum la Tago de Lernado dum la Virtuala Kongreso.
 

Bonvolu helpi, por ke ni havu larĝan supervidon pri la situacio.
Jen la ligilo al la enketo: https://forms.gle/ztMSjdsrWadNvRMk6

Antaŭdankon pro via helpo, amike, kaj kolege, Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net 
Programoj de edukado.net dum la kongreso Al la listo Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.