Novaĵoj

Prezento de la nova ekzamennivelo C2

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-19 16:07:28

La 19an de julio okazis grava prelego pri la nova ekzamennivelo C2.

Katalin Kováts, redaktoro de la retejo edukado.net, nome de la C2-teamo de la paĝaro,
unuan fojon prezentis la rezulton de plurmonata faka laboro, kies celo estis ellabori kaj baldaŭ lanĉi la C2-ekzamennivelon.
La C2-teamon konsistigas kvar hungaraj virinoj (!), fakuloj pri lingvotestado: Márta Kovács, Zsófia Kóródy, Pálma Csiszár kaj Katalin Kováts mem. Fakte, ili estas la ellaborintoj kaj realigintoj ankaŭ de la ĝisnunaj KER-ekzamenoj. La teamo analizis kaj komparis plurcent paĝojn, rilatajn al la plej alta ŝtupo de lingvoekzamenoj, konstruitaj laŭ la postuloj kaj normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER); analizis kaj komparis dekon da ekzistantaj modeloj de konataj ekzamencentroj en Eŭropo, kaj kreis nian, novan, propran ekzamenŝtupon, difinante la partojn de la ekzameno, elektante taskotipojn kaj kreante modelajn testojn.

Laŭ la planoj la nova ŝtupo strukture sekvas la jam uzatajn alinivelajn KER-ekzamenojn pri Esperanto, sed aperas en ĝi novaj partoj, eĉ nova taskotipo, kiel ekzemple la C-testo, pri kiu oni povas havi rektan sperton, sekvante la apudan QR-kodon. Rete ĝi atingeblas ĉi tie.
La prezento de Katalin donis detalan klarigon pri la konsisto de la ekzameno kaj taksado, vidigis konkretajn taskotipojn kun atentigoj pri la malfacilaĵoj.
La antaŭtestado okazos iam en la aŭtuno, kaj la unua C2-ekzameno atendeblas (plej malfrue) en la unuaj monatoj de 2022.
La prelegon ĉeestis pli ol 80 kongresanoj kaj en Jutubo sekvis en la unua horo pli ol 150 esperantistoj.

Ligilo al la filmo en YouTubo: 

Forumo por koncernaj komentoj kaj reagoj

Esploro pri stilo kaj esprimoj en Esperanto Al la listo Programoj de edukado.net dum la kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.