Novaĵoj

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

Kategorio: Movado; Dato: 2022-04-10 19:37:12

Interesiĝo pri magistraj studoj: specialiĝo Interlingvistiko kadre de Lingvistiko kaj informmastrumado

En Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj.

Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Konsideru, ke la enskribiĝkotizo estas proksimume nur 650 eŭroj por ĉiu semestro kaj la vivkostoj en Pollando estas malpli altaj ol en okcidenteŭropaj landoj.

 

La dulingva (esperanta kaj angla) programo inkludas:

 

• kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
• lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
• internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
• analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
• kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj.
• Tradukadon inter la angla kaj esperanto
• Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp).

La informoj en du lingvoj, Esperanto kaj angla, plus la plenigenda respondilo elŝuteblas ĉi tie.

Informis: Prof. dr hab. Ilona Koutny

Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Adam Mickiewicz Universitato, http://interl.amu.edu.pl
 al. Niepodleglosci 4. PL-61-874 Poznan

 

Informiĝu kaj aliĝu al la retaj ekzamenoj Al la listo Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.