Novaĵoj

Komenciĝis la C2-retaj KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-11-20 15:37:31


La 19an de novembro la kunlaborantoj de KER-Ekzamena Centro de UEA (KER-EC) kune kun la Ekzamena Laborgrupo de la Akademio de Esperanto, en la organizado de edukado.net komencis la parolan ekzamenadon de la C2-kandidatoj.

La C2-ekzamenoj disvolviĝos plejparte rete, (la unuan fojon je tiu nivelo), sed oni povos trapasi la testojn ankaŭ ĉeeste, kadre de la 10a Tutmonda Ekzamentago, kies ĉefa dato estas la 26a de novembro.
Al la C2-nivelo aliĝis entute 40 personoj: 10 al la papera versio, trapasebla en ekzamenlokoj kiel Parizo (FR), Moskvo (RU), La Chaux-de-Fonds (CH), Sabadell (ES) kaj 30 kandidatoj por la reta versio. La retajn testojn la kandidatoj solvos en sia hejmo, en 15 landoj (en Azio en Japanio, Koreio, Ĉinio, Vjetnamio, en Eŭropo en Norvegio, Rusio, Germanio, Svislando, Francio, Britio, Slovakio, Pollando, Turkio, Hispanio, Kroatio, kaj en Sud-Ameriko en Brazilo kaj Kolombio). Aparte elstaras Pollando kun 7 junaj ekzameniĝontoj.

La plimulto de la kandidatoj trapasos la kompleksan ekzamenon, t.e. kaj la skriban kaj la parolan partojn kune. La parolaj intervjuoj okazos por ĉiu rete, tra Zoom, la 19an, 20an, 22an , 26an kaj 27an de novembro.
Interesiĝantoj povas rigardi la priskribon de la C2-nivelo kune kun modeltesto en la C2-specimeno-paĝo. 
Ĉar ni filmis la unuan C2-parolan ekzamenon kaj kun la konsento de la kandidato Paweł Fischer-Kotowski (PL/NL) ni rajtas eĉ publikigi ĝin, vi povas spekti lian ekzameniĝon en la reto.

Se vi interesiĝas estonte trapasi C2-ekzamenon rete aŭ papere, bv. esprimi vian intencon en la koncerna C2-enketilo kaj ni informos vin pri la sekvaj ebloj:

Dankon al ĉiuj kunlaborantoj kaj gratulojn al la kuraĝuloj:

Katalin Kovats, ĉeforganizanto, nome de KER-EC 

Startis la magistra programo en Poznano Al la listo MONATO donacas abonojn por la KER-ekzameniĝintoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.