Novaĵoj

Forpasis Marcel Leereveld en Aŭstralio

Kategorio: Movado; Dato: 2023-03-22 00:03:33

Ni informas vin pri la bedaŭrinda forpaso de veterana nederlanddevena aŭstralia esperantisto 

Marcel Leereveld (1917-2023)

kiu lernis Esperanton antaŭ 90 jaroj, havis la okazon renkonti persone ankaŭ Lidia Zamenhof. Li estis fervora Esperanto-instruisto, kiu jam en la kvindekaj jaroj atingis, ke Esperanto estu lerneja studobjekto agnoskata tutlande en Tasmanio. Marcel instruis ne nur en kursoj, per siaj libro kaj artikoloj, sed kontribuis  ĝis la lastaj jaroj de sia vivo ankaŭ al la semajna radioprogramo de la melburna stacio 3ZZZ.

Pere de sia strikta opinio pri Esperanto-gramatiko li kreis tutan skolon kaj klerigis centojn da esperantistoj en Aŭstralio, el kiuj multaj ankoraŭ dum jardekoj memoros liajn instruojn kaj certe atentigos unu la aliajn pri liaj instruoj kaj klarigoj. 

Nia redakcio kondolencas al la familio kaj al la melburna kaj landa Esperanto-Asocio de Aŭstralio. 

Viajn memoraĵojn pri Marcel Leereveld vi povas postlasi ĉe lia prezento en nia Panteono, kien li mem sendis sian biografion, kiam ni enpanteonigis lin okaze de lia 98a naskiĝdatreveno. Ripozu li en paco. 

Du-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko en Poznano Al la listo La lasta Instruista Trejnado en Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.