Novaĵoj

Sukcesa 8a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-06-17 19:35:30

Ni kun ĝojo kaj fiero raportas, ke la ekzamentago, kiun ni preparis kun plurmonata laboro, tre bone sukcesis.  Ekzameniĝis en 15 ekzamenlokoj de 11 landoj entute 134 personoj. El inter tiuj lokoj en 7 urboj okazis ankaŭ parolaj sesioj, kiujn ni efektivigis tra skajpo. Entute 28 personoj ekzameniĝis en tiu formo.  La ekzamenoj ĝenerale okazis en speciala ekzamentago, sed ekzemple en Boston kadre de la usona landa kongreso. Ni havis ankaŭ novajn ekzamenlokojn, kiel estis mem Bostono, sed eĉ pli specialan atenton meritas la ekvadora ekzamenevento, kien samideano Rafael Antonio...

Legi pli...

Tri KER-sesioj kun trideko da kandidatoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-05-10 13:45:20

Komence de majo okazis du KER-ekzamensesioj, ĉi-jare jam la 4a kaj la 5a. En la franca kastelo de Greziljono, post unusemajnaj preparkursoj, okazigitaj kun tri lertaj kaj bonaj instruistoj, trapasis la ekzamenojn 14 personoj, el kiuj 12 ekzameniĝis ankaŭ parole. La lokan organizan kaj gvidan laboron faris Jannick Huet. La parolsesiojn surloke estris Francois Lo Jacomo kaj gvidis el Svislando Mónika Molnár skajpe. La alia ekzameno okazis en la triobla kongreso (Hispana, Andaluzia kaj Fervojista), aranĝita en la sud-hispana urbo Malago. Al la ekzameno...

Legi pli...

Kalio kaj Moskvo estis la unuaj ekzamenlokoj en 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 23:26:27

La 6an kaj 7an de aprilo okazis la unuaj KER-ekzamenoj de la jaro 2019. La pioniraj lokoj estis Kalio en Kolombio kaj Moskvo en Rusio. En ambaŭ lokoj okazis jam ekzamenoj. En Kalio la 4an fojon estis sesio, dum en Moskvo la 9-an fojon. En tiu urbo estis ĝis nun la plej multe da ekzamenoj, sed nun estis nur la dua fojo kiam la rusaj kandidatoj povis trapasi ankaŭ parolan ekzamenon en la ĉefurbo. Kvankam la nombro de la kandidatoj ne estis rekorda, kaj la organizantoj kaj la kandidatoj estis kontentaj pri la ekzameneblo....

Legi pli...

Forpasis Gaby Tréanton en Bretonio

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-04-07 18:48:59

    Ĵus venis la malĝojiga informo el Bretonio, kie forpasis Gaby Tréanton, tre konata kaj ŝatata instruistino kaj aktivulo de nia movado. Gaby en majo estontus 100 jarojn aĝa. Pri ŝia vivo vi povas legi en nia Panteono .  Bonvolu lasi tie pensojn kaj memoraĵojn por ke ni konservu kiel eble plej multe da informoj pri la mirinda vivo de mirinda persono. Ripozu ŝi en paco!  

Legi pli...

Risko-raporto pri la unuaj tri monatoj de 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-31 23:48:58

Pasis la unuaj tri monatoj de la jaro 2019, sekve venis tempo raporti pri la ludo RISKO.  En januaro, februaro kaj marto ludis mezume 70 personoj.  En januaro gajnis la ludon Brilanto (Robert Bogenschneider) el Finnlando,  en februaro ChrisLewis  (Christophe Lewis) el Britio kaj  neoeinstein  (Marcus Griep) el Usono kaj  en marto lawenda   Krystyna Worobiej el Pollando estis la plej sukcesaj riskumantoj.  ...

Legi pli...

1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.