Novaĵoj

Studsemajnfino en Nederlando

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-08 13:19:46

La pasintan semajnfinon inter la 3a kaj 5a de marto nia redaktoro partoprenis la studsemajnfinon de nederlandaj esperantistoj. La aranĝon oni organizas dufoje jare, ĉiam en alia loko en Nederlando, tiel la okazo estas bona ne nur por la praktikado de la lingvo, sed ankaŭ por ekkoni la landon. La studsemajnfinon kelkfoje partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, kio faras la programon eĉ pli varia kaj malpli krokodila. La kunveno komenciĝas kutime vendrede vespere kun komuna vespermanĝo kaj interkona vespero, babiladoj, kelkfoje prelegetoj. Sabaton dum la...

Legi pli...

Precize 200 personoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-06 19:50:18

   Ĉu vi konas nian Panteonon ?  Tie ni prezentas la meritplenajn forpasintajn Esperanto-instruintojn kaj personojn kiuj multe faris por la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Krom la forpasintoj trovas tie lokon ankaŭ eminentaj VIVAJ kolegoj, kiujn ni enirigas grupe, en ĉiu jaro la 15an de decembro. Por tia premiado ili mem kompilas sian biografion kaj la surprizo pri tio, kiuj estas en la koncerna jaro premiotaj, estas nur por la publiko.  Ĝuste nun estas 200 prezentoj...

Legi pli...

Post du monatoj pri EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-01 00:57:37

Ekparolu! funkcias.  En la unuaj du monatoj de 2017 ni okazigis 140 sesiojn. Kvankam februaro pli mallongas, kompare al la 63 januaraj sesioj, niaj geonkloj okazigis 77 sesiojn. Tio signifas, ke ili laboris certe pli ol 40 horojn, ja maloftas, ke sesio daŭras nur 30 minutojn, kiel tion ni planis.  Havas la rajton labori 35 geonkloj, sed la 140 sesiojn okazigis 22 el ili. La aliaj aŭ ne indikis sin disponebla en la kalendaro, aŭ iliaj horoj ne...

Legi pli...

RISKO: la februara donaco iros al Belorusio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-01 00:01:22

En la februara RISKO-ludo gajnis euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka) el Belorusio. Sincerajn gratulojn al li. Ni atendas informojn pri tio, kiun donacon li elektas. Ni kun intereso vidis, ke niaj malnovaj, ripozintaj ludantoj denove ŝultron al ŝultro konkuradas. Sukceson al ĉiuj!  Kiel vi scias, filmetoj, bildoj kaj sonoj ne plu estas en Ipernity, sed en alia loko amasigitaj. Tial eblos, ke iom pli longe daŭros ilia elŝutado, do, bv. esti paciencaj. Bonŝance nur unu persono raportis pri problemoj, do, ni esperas, ke ĉe...

Legi pli...

Tamen okazos tutmondaj KER-sesioj en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-22 23:43:55

Ni kun vera ĝojo informas vin, ke la estraro de UEA donis la permeson al la ekzamenkomisiono organizi ankaŭ en 2017 KER-ekzamenojn.  Tial ni nun oficiale anoncas, ke la 6a Tutmonda Ekzameno okazos en junio. Ni ebligos du datojn, sed preferus, se la sesio reduktiĝus nur je unu el ili. La enketoj indikas, ke la plimulto volas por  la 6a Tutmonda Ekzamensesio la 10an de junio. Tiuj, por kiuj nur la 17a de junio konvenas, bonvolu aparte kontakti Katalin Kovats.  ...

Legi pli...

1 ... 26 27 28 29 30 31 32 33 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.