Novaĵoj

Jam 100 parolsesioj en la nova Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-16 10:47:33

Ni kun ĝojo informas vin, ke ĵus okazis la 100a parolsesio en la nova versio de Ekparolu! Ĝin realigis Rafaelo el Italio kun la nevo Fernando el Brazilo. Ambaŭ partoprenis jam ankaŭ la malnovan, testversion, en kiu ni okazigis 150 sesiojn.  La nunaj tago kaj okazo ankaŭ tial estas gravaj, ĉar per tiu sesio Fernando finis sian kurson ĉe Ekparolu!, havis 10 parolsesiojn kun 8 diversaj geonkloj. Ni esperas, ke li revenos al la projekto kiel onklo kaj helpos aliajn komencintojn.  ...

Legi pli...

Panteona balo en Nowy Sącz, Pollando

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-14 14:00:13

La 12an de februaro 2017 Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz organizis grandan kostuman balon honore al tri elstaraj Esperanto-instruistinoj, kiuj en decembro 2016 eniris la Panteonon de edukado.net.  La festataj estis Halina Komar kaj Jolanta Kieres el Nowy Sącz mem, kaj por esti kunfestata alveturis el Bjalistoko ankaŭ Nina Pietuchowska , la tria laŭreatino. La laŭdadon kaj enpanteonigon faris Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, en la balo en la rolo de diino Hera. La lokaj esperantistoj...

Legi pli...

RISKO: revenis la unuaj ripozintoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-01 00:20:04

En la januara RISKO-ludo gajnis nia fidela ludanto   fiskot  - Paweł Fischer-Kotowski  el Pollando . Sincerajn gratulojn al li. Pawel elektis la librodonacon de la eldonejo KawaPech. En januaro bedaŭrinde ne ludis multaj personoj, nur 94, sed ni tre ĝojis, ĉar aperis 14 novaj riskemuloj. De du jaroj ni ne havis tiom da novuloj ene de unu monato.  Alia interesaĵo estas, ke antaŭ unu jaro ni enkondukis la regulon, ke tiuj riskemuloj, kiuj jam ludis...

Legi pli...

Grava mesaĝo pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-26 20:34:57

Jam de monatoj daŭras traktadoj inter edukado.net kaj UEA pri la estontaj aranĝoj kaj kontrakto rilate la KER-ekzamenojn. Pro tio ne estis anoncitaj novaj sesioj, ne estas preparitaj ekzamenoj por 2017. Ni konscias, ke vi atendis la eblajn datojn jam en septembro aŭ oktobro kaj eblas, ke nun estas malfrue enketi. Ni tamen ŝatus scii, kiuj estas kiuj pretus en 2017 okazigi ĉe si KER-ekzamenojn. Klaku ĉi tien por legi la kondiĉojn por organizi sesion. La...

Legi pli...

Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-01-23 11:57:54

            NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, jam la kvaran fojon. NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj renomajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo. Du elstaraj instruistoj akceptis la inviton partopreni: Katalin Kováts...

Legi pli...

1 ... 27 28 29 30 31 32 33 34 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.