Novaĵoj

Edukado.net jam de 15 jaroj en via servo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-15 01:15:50

  Antaŭ ses jaroj, en oktobro 2010, ni lanĉis la nunan paĝaron. Tiam la retejo estis rekonstruita el la subtendonacoj de niaj membroj. Redankon al ĉiuj! Antaŭ 6 jaroj ĝi estis la tria versio de la retejo, kaj tre moderna, (kion ni ne plu povas diri pri ĝi nun). Ni tamen bone sukcesas uzi ĝin kaj eĉ nuntempe eblas realigi en ĝi novajn programpartojn kaj servojn.  ...

Legi pli...

16 novaj premiitoj en la PANTEONO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-12 00:52:29

Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia jubilea 15a datreveno, ni premias 16 meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia  Panteono .                            ...

Legi pli...

KER-ekzamensesio okazis en Tecámac

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-11 22:59:41

La 10an de decembro en la meksika urbo Tecámac okazis la lasta KER-ekzameno de la jaro 2016. La eventon organizis surloke Mallely Martínez Mateos kaj Martin Schäffer, kiujn helpis ankaŭ Hugo Cesni M, Roy McCoy, Concepción García C., Carlos Hernández L. Inés Hernández kaj Nelly Martínez M. Ne-esperantista kontrolisto estis Lorena Rodríguez E.  Partoprenis la sesion 16 kandidatoj, el kiuj sep personoj vojaĝis tien de pli ol 100 kilometra distanco, unu eĉ de 750, alia de 2600 kilometrojn fora loko, simple por trapasi la ekzamenon. Tiu...

Legi pli...

Brilanto venkis la 9an fojon en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-01 12:44:18

En la novembra RISKO-ludo denove gajnis nia fidela ludanto   brilanto -   Robert Bogenschneider el Finnlando . Tiu ĉi estis lia 9a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. Lian donacon povos ricevi  Jeromo  (Jérôme Caré el Francio). Ĵeromo elektis la verkon Kalevala, donacitan de Tuomo Grundström el Finnlando. En oktobro ludis 97 personoj, inter ili 5 novaj ludantoj. Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de decembro ripozos tri pliaj ludantoj: hipopotamo...

Legi pli...

Edukado.net fariĝos 15-jara

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-11-22 00:31:51

Nia retejo, www.edukado.net, la 15an de decembro fariĝos 15-jara.  La festado komenciĝis dum la 28a Eŭropa Rendevuo, en norda Francio kie la ĉeestantoj per kanto kaj torto salutis la retejon kaj ties redaktoron. En nia  Filmejo  vi povas spekti la mallongan filmeton pri la festo kaj kelkajn rememorigajn fotojn pri la pasintaj 15-jaroj. Vian membrecon bonvolu konfirmi per ensaluto . Ni bonvenigas ĉiuspecajn salutojn, gratulmesaĝojn kaj subtendonacojn. Ni esperas, ke multaj el la uzantoj kaj...

Legi pli...

1 ... 29 30 31 32 33 34 35 36 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.