Novaĵoj
UK-raporto: Paroligaj kursoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 20:57:24
Edukado.net jam pli ol jardekon tradicie gvidas paroligajn kursojn dum la universalaj kongresoj. Tion ni faras senrekompence, volontule, kiel kontribuon al la plialtigo de la lingva nivelo de la esperantistoj.
Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni okazigis du paralelajn kursojn. Katalin okupiĝis pri la komencantoj, kaj instruis kvarfoje po du lecionojn, do, entute 8 dum la semajno. Sylvain gvidis sesiojn en 4 tagoj, sed nur kvar diversajn lecionojn, tio estas ĉiun tagon li okazigis sian programon dufoje.
Katalin havis ĉ. 50-60 personojn tage, kaj preskaŭ 40 ĉeestis ĉiujn lecionojn, sekve ili ricevis...
Familia venko en la RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 16:26:56
En la julia RISKO-ludo je la unua loko finis du ludantoj. Unu el ili estas denove brilanto - Robert Bogenschneider kaj la alia muminjo , Paula Niinikorpi , ambaŭ el Finnlando, el la sama urbo, el la sama domo. Ni do, devos elpensi familian premion. Tamen iliaj donacoj pluiras, ĉar kaj Robert kaj Paula estis premiitaj ene de unu jaro.
...
KER-aranĝoj dum UK
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-31 16:52:02
Kvankam mi promesis raporti dum la Universala Kongreso en Nitro, bedaŭrinde mi ne povis plenumi mian promeson, ĉar mia programserio en tiuj tagoj komplete plenigis mian tempon, kaj nek forto nek eblo restis regule sendi raportojn. Nun, postkongrese, mi klopodas en tri-kvar artikoloj resumi la pedagogie gravajn programerojn, kaj prezenti nian dumkongresan agadon. Ni komencu pri la eventoj ĉirkaŭ la KER-ekzamenoj.
---------
Ni anoncis kongresan ekzamensesion, al kiu eblis jam antaŭe aliĝi. Kun la fruaj kaj surlokaj kandidatoj ni antaŭvidis 22 ekzameniĝontojn kaj preparis por ili...
Agado de edukado.net dum UK en Nitro
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-19 07:23:50
Post kelkaj tagoj komenciĝos la 101-a Universala Kongreso en la slovaka urbo Nitro.
Edukado.net denove aktive partoprenos en la programoj. Por sciigi al vi, kie vi povas trovi nin, ni listigu nian agendon.
La unuan vesperon, sabaton ni funkciigos du tablojn en la movada foiro. Tiun de nia retejo kaj tiun de la KER-ekzamenoj. Eblos informiĝi pri la laboro de la paĝaro, starigi demandojn, akiri la libreton Poŝamiko , kiu estos la enirbileto al niaj paroligaj kursoj, ktp. Ĉe la tablo de KER-ekzamenoj oni povos...
Denove Brilanto venkis en RISKO
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-01 09:48:19
Bonvolu ne timi, se la enhavo ŝajnas esti kopio de antaŭa novaĵteksto. Fakte ĝi estas tre simila al la raportoj de la pasintaj du monatoj, ja la situacio estas la sama.
En la junia RISKO-ludo gajnis denove, sinsekve la trian fojon, brilanto - Robert Bogenschneider el Finnlando. Gratulojn al li.
Lia premio devus iri al goulo Russ Williams el Pollando, kiu cedas ĝin al riskema - Александр Иванов ...