Novaĵoj
Gravaj informoj kaj limdatoj de la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-13 19:59:09
Koncerne la KER-ekzamenojn en 2016 ni devas atentigi vin pri kelkaj limdatoj, kiuj tre baldaŭ alvenos.
Lundon (la 14an de marto) noktomeze fermiĝos la eblo aliĝi al la ekzameno, okazonta la 16an de aprilo en Moskvo.
Por la sesio en Greziljono, okazonta la 16an de aprilo, eblos aliĝi ĝis la 31a de marto.
Por la 5a Tutmonda Ekzamentago anoncis sin jam 11 urboj. Peti eblon por okazigi sesion eblos ĝis la 1a de aprilo. La poste alvenintajn petojn ni ne povos trakti. Se...
Rezultoj de la februara RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-01 08:29:42
Ni kore gratulas Robert Bogenschneider (brilanto) el Finnlando, kiu gajnis la februaran ludon de RISKO. Tiu ĉi estis lia dua gajno, post la antaŭa en aprilo 2014. Tial Robert rajtas havi denove premion. Li elektis la libron Kompendio de psikoanalizo , donacitan de KAVA-PECH. Ni nun petas la eldoniston prizorgi la sendadon.
En la februara ludo partoprenis precize 150 membroj, kaj ni ekhavis 9 novajn ludantojn. Bonvenon al ili.
Pasintmonate ni ripozigis 4 membrojn, ĉi-monate ekpaŭzos tri...
Okazigu KER-sesion en via urbo
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-29 11:55:02
Edukado.net, komisiita de UEA, ankaŭ en 2016 organizas KER-ekzamenojn.
La plej proksimaj tri ekzameneventoj okazos en aprilo, junio kaj julio.
La 16an de aprilo en Francio / Greziljono/ kaj en Rusio / Moskvo.
La 4an de junio okazos la 5a Tutmonda ekzamentago , al kiu aliĝis jam 9 urboj de 8 landoj.
La tria ekzamenperiodo...
Dum UK vizitu la KER-ekzamencentron en Hungario
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-13 20:10:33
La ekzamenkomisiono de UEA kune kun edukado.net organizas ekskurson al Budapeŝto (Hungario), kun la celo viziti ITK, la ORIGO ekzamencentron de la budapeŝta ELTE-universitato. ITK - kune kun UEA - okazigas jam de 8 jaroj la KER-ekzamenojn.
Ni konsilas la programon al instruistoj, kursgvidantoj kaj kandidatoj de ekzamenoj.
Kadre de la vizito oni estos gastigataj de la estroj de la instituto, kiuj mem prezentos la funkciadon kaj laboron de la ekzamencentro kaj donas trarigardon pri la situacio de ekzamenoj en Hungario, kun...
Gajnintoj en la tombolo
Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-01 18:11:38
Hodiaŭ, la 1an de februaro finiĝis la monkolekta kampanjo de edukado.net, kadre de kiu ni lotumis nun tombol-donacojn al la subtenintoj. Kolektiĝis 4150,28 eŭroj kiujn ni zorge administris kaj bone elspezos en la jaro, klopodante sekvi la indikojn de la donacintoj.
Per mono kontribuis preskaŭ 30 personoj. Ĉar post ĉiu 30-eŭra monsumo ni donis tombolbileton, el ili fine ni havis entute 139. Al tiuj ni aldonis aliajn 5 nomojn, de la jaraj subtenantoj, kiuj ne ĝuste en tiuj du monatoj sendis sian kontribuon.
...