Novaĵoj

RISKO-resumo pri 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-01 11:17:51

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2015. Ili estis mezume ĉ. 140 personoj en ĉiu monato kaj ludis 27395 ludojn solvante 71441 demandojn. En 2015 ni ekhavis 95 novajn ludantojn. Estis nur du personoj  vmel  (Valentin Melnikov) kaj  nicolee  (Nicole Else) kiuj ludis ĉiun tagon, nome 365 fojojn riskumis.                  ...

Legi pli...

Interkona laborkunsido de la reprezentantoj de UEA kaj ITK

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-30 11:02:00

La 21an de decembro la reprezentantoj de UEA vizitis la Lingvoekzamenan Centron ITK en Budapeŝto.  Eluzante ke kaj la estonta Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, kaj du membroj de la ekzamenkomisiono de UEA troviĝis pro aliaj kialoj en Budapeŝto, estis organizita oficiala vizito ĉe ITK.  La celo de la renkontiĝo estis reciproka interkonatiĝo, kiu necesis, ĉar ambaŭ instancoj havas aŭ havos novan direktoron. La renkontiĝon ĉeestis flanke de ITK la ĵus ekoficinta nova direktorino de ITK Györgyi Antoni kaj la antaŭa vicdirektoro, ekde oktobro respondeculo pri minoritataj lingvoj kaj...

Legi pli...

Festaj bondeziroj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-24 09:04:00

    En la nomo de la Fondaĵo Edukado.net kaj de ĉiuj kunlaborantoj mi deziras al vi tre belajn festotagojn kaj sukcesplenan novan jaron.     Katalin Kováts, redaktoro     Sur la foto vi vidas nian pasintjaran kristnaskarbon, kies pecoj estis aĉetitaj fare de 60 samideanoj, kiuj subtenis la paĝaron. Nian ĉi-jaran kampanjon vi trovas ĉi tie .

Legi pli...

Dek tri novaj honoritoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 20:58:24

Ni kun ĝojo anoncas al vi ke ankaŭ ĉi-jare, okaze de nia datreveno, ni premias meritplenajn kolegojn kaj prezentos ilin en nia Panteono .  Tiun geston de honorigo ni jam faras de pluraj jaroj. Danke al tio kun la ĉi-jaraj premioj estos 86 vivaj kolegoj kune kun 86 jam forpasintaj gravuloj. Ni esperas, ke la nombro de vivantoj pli kaj pli kreskos kaj nia Panteono estos pli honorloko de vivantoj ol memorloko de forpasintoj.  Komence de tiu ĉi jaro ni dissendis 24 invitojn kaj bedaŭrinde nur...

Legi pli...

Edukado.net festos sian 14-jaran datrevenon

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 12:27:05

Nia datreveno en 2015 La 15an de decembro estos la 14a datreveno de la lanĉo de edukado.net.  Kiel en ĉiu jaro ni festas tiun tagon per du eventoj.  La unua estas  novaĵoj en la PANTEONO , nome  la publikigo de la nomoj kaj vivresumoj de la elektitaj personoj, kiujn pro ilia laboro surkampe de la instruado kaj disvastigo de Esperanto ni premias per enpanteonigo. La liston de la premiitoj de 2015 ni publikigos je horo 0:00 noktmeze laŭ griniĉa tempo, la 15an de decembro.  ...

Legi pli...

1 ... 38 39 40 41 42 43 44 45 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.