Novaĵoj

Altranga ŝtata honorigo al nia pola kolegino Małgorzata Zięba-Szmaglińska

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-12 10:29:27

Nia redakcio ricevis el Hungario ĝojigan novaĵon, nome ke nia tre aktiva kaj diligenta pola membro  Małgorzata Zięba-Szmaglińska  la 16an de junio 2014 ricevis altrangan hungaran registaran honorigon, la Oran Honorkrucon, pro sia multflanka kultura kaj eduka laboro efektivigita por la enprofundigo de la hungara-pola amikeco kaj disvastigo de la hungara kulturo en Pollando. Estas interese mencii, ke la oficiala diplomo de la honorigo, subskribita de la prezidento kaj la ĉefministro de Hungario, mencias ke Małgorzata estas instruisto ankaŭ de Esperanto.   Nia redaktejo tutkore kaj fiere gratulas nian koleginon kaj deziras...

Legi pli...

La unua KER-sesio en Kanado

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-08 23:07:29

Ĵus finiĝis en Kanado, en la Universitato de Viktorio (urbo Viktorio) la 44a KER-ekzamensesio. Ĝi estis aranĝita fine de la 8-taga Nord-Amerika-Somera Kursaro (NASK). La ekzamenon partoprenis entute 9 personoj; 5 usonaj, 4 kanadaj kandidatoj kaj unu studento el Nederlando. Je la nivelo B1 estis 3 ekzameniĝintoj, je B2 unu kaj je C1-nivelo 5 kandidatoj. Ĉiuj trapasis kompleksan ekzamenon, krom la kandidato je B2 nivelo kaj unu el la C1-uloj, nederlanda junulo, kiu nun per parola ekzameno kompletigis sian majan skriban ekzamenon, trapasitan dum la tutmonda sesio en Hago.  Tiu ĉi sesio...

Legi pli...

RISKO en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-01 09:45:16

En junio 2014 gajnis en la ludo Nicole Else el Aŭstralio. Ni vere sincere gratulas ŝin, kiu ekde la komenco ludis ĉiun RISKO-tagon, entute 445 tagojn senĉese. La donaco de Nicole transiras al Jozefo Németh , el Hungario, ĉar li estas la plej sukcesa ludanto de la monato inter tiuj, kiuj ankoraŭ neniam gajnis donacon.  Estas ankaŭ kelkaj jubileoj en tiu ĉi periodo. Ni kun Mogens ĵus enretigis la 1100-an demandon kaj ne ĉesos ankaŭ estontece pri tiu kolektado. Viaj sugestoj ĉiam estas...

Legi pli...

Finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-15 13:07:29

La 14an de junio, per la parola ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio. Kiel ni jam raportis, ĝin partoprenis 17 urboj el 12 landoj, entute kun 164 personoj.  Bonvolu vidi la liston kun detalaj informoj apude. Klakante sur ĝin vi povas transiri al pli detala statistika paĝo.  En kvin lokoj ni okazigis ankaŭ parolajn partojn; Arras, La Chaux-de-Fonds, Limoĝo kaj Tecamac jam pasintjare havis spertojn, dum Kuritibo unuan fojon provis la novteĥnologian manieron. Nun...

Legi pli...

Tonkin pri Boulton - en la LIBERAJ STUDOJ

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-06 07:43:47

Ni informas vin, ke en la sekcio  LIBERAJ STUDOJ (ĉe la KLERIGEJO ) aperis nova ero, la prelego de Humphrey Tonkin: Marjorie Boulton, poeto kore fajra. Nun eblas kaj spekti la filmitan prelegon kaj legi ankaŭ la tekston. Aldoniĝis ankaŭ testo por helpi vin kontroli la komprenon.  Bonan kleriĝon! Rekta ligo al la studfako: Esperanto-literaturo kaj kulturo

Legi pli...

1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.