Novaĵoj

Du venkintoj sed aliaj premiotoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-01 11:38:57

En majo gajnis la ludon du personoj, jam veteranoj en nia reta riskumado.  Valentin Melnikov el Rusio kaj  Malcolm Jones el Britio persiste kaj bone ludis denove. Ili tamen ne povas elekti donacon, ĉar en la pasintaj 12 monatoj jam havis tian bonŝancon. Sekve laŭ la regularo la donaco devus transiri al tia persono, laŭ la listo de la koncerna monato, kiu sekvas en la ranglisto sed ankoraŭ neniam ricevis donacon en la ludo.  Eŭgeno...

Legi pli...

Finiĝis nia Grundtvig-seminario pri Frislando

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-27 00:21:22

Kiel ni jam raportis nia paĝaro organizis seminarion pri Frislando kaj frisa kulturo kadre de internacia kunlaboro subtenata de la Grundtvig-projekto Tutviva Lernado. La kvartagan programon partoprenis entute 60 personoj de kvar delegacioj, sed kiel ofte okazas en Esperantujo, la partoprenantoj devenis fakte el pli da landoj ol nur Nederlando, Hungario, Germanio kaj Pollando. Estis inter ni ankaŭ meksikano, hispano kaj ankaŭ svedo. Ĝojige estis vidi, ke pli ol la duono de la ĉeestantoj estis membroj de edukado.net eĉ se multaj el ili formis parton de la gasto-grupoj. ...

Legi pli...

Edukado.net gastigos la partoprenantojn de la dua Grundtvig-seminario.

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-22 21:35:52

La 22an de majo komenciĝis la dua internacia renkontiĝo de la partoprenantoj de la projekto  Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo.  Kadre de la projekto, subvenciata de la Eŭropa Unio, kunagadas kvar organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto). La unua renkontiĝo estis en januaro, kiam ni gastis ĉe la pola partnero en Nowy Sącz. Legu pli detale pri tio en la...

Legi pli...

Nun komenciĝis la TRIA TUTMONDA EKZAMENTAGO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-17 07:27:00

En tiu momento komenciĝis la Tria Tutmonda Ekzameno. Oni ekskribis la testojn en Hago, La Chaux-de-Fonds, Parizo, Arras, Limoĝo, Moskvo, Ĉeboksaro, Osako, Seulo, Tianjin, Zaozhuang. Baldaŭ komenciĝos la parola sesio por kelkaj urboj. Laboros per la reto du komisionoj. Raportoj venos dum la tago… kaj ankaŭ poste…se ni transvivos… :-) Fotojn ni klopodas publikigi en la koncerna FOTOALBUMO . ...

Legi pli...

Gravas registri niajn kursojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-09 10:56:44

Ĉu vi konscias pri la graveco de la registrado de viaj kursoj?  Helpe de la kursolisto ni povas pli sukcese pledi por Esperanto, por ĝia enkonduko en la lernejajn sistemojn, por akiro de permeso instrui ĝin, ktp.  En nia KURSEJO estas nun registritaj 28 instituciaj kursoj. Ĉu vere estas nur tiom da el ili en la mondo?   Registri kursojn eblas ĉe la KURSEJO .  ...

Legi pli...

1 ... 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.