Novaĵoj

Pri kio kaj pri kiuj ni fieras - novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-07 23:33:54

En la unua semajnfino de majo 2014 okazis tri paralelaj KER-sesioj en la mondo.  El inter ili la plej multnombra partoprenantaro estis en la  franca Greziljono, kie 27 personoj trapasis la ekzamenojn.  Krom la 24 francoj ĉeestis du britaj kaj unu rumania kandidato. La alia eŭropa sesio okazis  en la hispana urbo RONDA , kie kadre de la Hispana-Andaluzia Kongreso de Esperanto  ekzameniĝis 15 personoj , inter ili po unu franca kaj pola esperantistoj. La tria ekzameno estis  en la kolombia Kalio...

Legi pli...

Nova gajninto en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-05-01 10:37:37

          Finiĝis la 12a ludmonato en RISKO.  Venkis en la ludo delonga, "brila" ludanto, sed la unuan fojon vere sukcesinta grimpi sur la pinton.  Ni gratulas Robert Bogenschneider el Finnlando , kiu elektis kiel donacon la tason de www.lernu.net.  Ni atentigas vin ke estas detala statistika paĝo...

Legi pli...

Raporto pri la metodika staĝo en Kvinpetalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-26 13:43:35

Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net gvidis intensan metodikan seminarion en la kulturcentro KVINPETALO , Francio.  La staĝo okazis inter la 14a kaj 18a de aprilo 2014. Ĝin parte kaj plentempe partoprenis 15 personoj , ĉefe el Francio, sed ankaŭ el Katalunio, Svislando, Germanio kaj Kubo.  Pri la riĉa programo kaj spertoj vi povas legi ilustritan raporton en la Dosierujo , ĉe  Metodika staĝo en Kvinpetalo  ( 2014) kaj vidi kelkajn el...

Legi pli...

Lastaj tagoj por aliĝi al la TUTMONDAJ KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-20 14:46:26

  Ni informas vin ke bone progresas la preparlaboroj de la 3a Tutmonda Ekzamentago.  Ĝis nun aliĝis 17 urboj el 12 landoj. Momente ni havas 172 kandidatojn. La 21an de aprilo ni fermis la aliĝeblojn en landoj: Brazilo, Ĉinio, Meksiko, Nikaragvo kaj Rusio, pli poste ni fermis ankaŭ plurajn aliajn sesiojn. Bv. vidi la tabelon. Laŭ la spertoj en tiuj landoj necesas pli da tempo por ke la senditaj testoj alvenu.  En la aliaj landoj la fermo okazos la 27an...

Legi pli...

La unujara RISKO premias siajn plej fidelajn ludantojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-12 21:57:50

        HURA, nia ludo RISKO nun estas unujara.  Pasis 365 ludtagoj, aliĝis al la ludo 557 personoj el 59 landoj. La 1039 demandoj ludiĝis iom pli ol 74 000 fojojn en ĉ. 29 000 ludoj.  Sube vi povas vidi la 10 plej fidelajn kaj la 10 plej sukcesajn ludintojn. Pluraj el la plej sukcesintaj laŭ monataj venkoj ricevis siajn premiojn.  Nun venis...

Legi pli...

1 ... 55 56 57 58 59 60 61 62 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.