Novaĵoj

Ekfunkciis la KER-agendo - la redaktoro estos for

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-12 18:01:38

Antaŭ kelkaj tago j en nia retejo ekfunkciis - kun la financado de UEA -  la KER-AGENDO , kiu helpas en la administro de la ontaj ekzamensesioj. Ĝin devos uzi la kunlaborantoj de la sesioj de la Tutmonda Ekzamentago kaj aliaj ekzamenokazoj. La sistemo listigas detale la farendaĵojn laŭ datoj kaj aŭtomate atentigas mesaĝe la kunlaborantojn pri la limdatoj. La koncernuloj estas jam informitaj kaj pluraj el ili ekuzis la modulon.  ...

Legi pli...

Gravaj novaĵoj kaj limdatoj de la 3a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-01 21:57:10

Fulmrapide proksimiĝas la 3a tutmonda ekzamentago.  Ĝis nun aliĝis 18 urboj el 13 landoj. Ni atendas pliajn. Ekzistas du limdatoj por peti rajton organizi sesion. Por eŭropaj landoj, en kiuj la poŝtoservo bone funkcias, tiu dato estas la 15a de aprilo. Por ekstereŭropaj landoj la dato estas la 6a de aprilo. Post tiuj tagoj ne plu eblos peti organizadon de nova sesio dum la Tutmonda Ekzamentago. (Vidu sube la tabelon.) Se vi planas okazigi sesion, bv. ne prokrasti anonci tion ...

Legi pli...

Marta RISKO-raporto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-01 00:39:50

          Ĵus finiĝis la tria  lud-monato de la jaro 2014.  Nia gajninto ĉi-foje estas la dua plej fidela ludanto de Risko, kiu ekde la komenco mistrafis nur unusolan ludtagon kaj li en la tutsuma poentolisto estas en la tria loko. Ni do, tutkore gratulas al Ivan Bujdoso el Hungario...

Legi pli...

Metodika seminario en la Internacia Esperanto-Instituto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-03-17 00:58:02

En la tagoj 14-16a de marto 2014 Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net gvidis seminarion pri la Cseh- kaj rekta metodoj en la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago. Kvankam ŝi loĝas jam de 13 jaroj en la urbo, kie ŝi en la instituto komence de la 90aj jaroj multfoje volontulis dum la monatoj januaro, en la pasintaj 13 jaroj neniam kreiĝis eblo al ŝi eĉ reviziti la instituton.  Post 20 jaroj kaj 2 monatoj Katalin do denove gvidis seminarion en la Cseh-domo. Ĝin partoprenis 11 personoj, inter ili 5 membroj...

Legi pli...

KER-AGENDO - I-a etapo: Preparfazo

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-03-05 08:33:18

Baldaŭ pretos nia nova modulo, la KER-AGENDO, kiu helpos al la organizantoj efektivigi la necesajn paŝojn dum la organiza laboro de la KER-sesioj. Sube vi trovas la priskribon de la unua periodo. Ni petas ĉiujn, kiuj deziras organizi sesion kadre de la Tutmonda Ekzamentago (17a de majo), ke ili senprokraste petu sesion pere de la aliĝformularo, trovebla sur la paĝo de organizantoj. KER-AGENDO  I. Preparfazo  Periodo de 60 tagoj ĝis 22 tagoj antaŭ la sesio ...

Legi pli...

1 ... 56 57 58 59 60 61 62 63 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.