Novaĵoj

La trudmesaĝisto estas forigita

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-18 11:14:06

Saluton,  Mi kun malĝojo informas vin ke hodiaŭ okazis misuzo de nia retejo. Antaŭ 4 tagoj aliĝis persono al nia komunumo kaj post la paso de la 3-taga mesaĝblokado ŝi hodiaŭ komencis dissendi trudleterojn al niaj viraj membroj. Tion ŝi jam faris ankaŭ en alia retlisto.  Ŝi ne povis akiri la adresojn de niaj membroj, sed povis sendi unuopajn mesaĝojn al ili pere de la interna mesaĝilo.  Post la unuaj avertoj de niaj membroj mi tuj forĵetis la trudinton, tial multaj el vi,...

Legi pli...

Denove EU-subvencioj por instruista trejnseminario dum la Kongreso de Esperanto en Italio

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-01-05 00:41:33

Simile al la pasinta jaro, dum la Kongreso de Esperanto en Italio denove okazos intensa instruista trejnado, kun la gvido de Katalin Kovats. La 40-hora programo konsistos el teoria kaj praktika partoj, kadre de kiuj la partoprenantoj ekkonos - inter aliaj - modernajn alirojn al la lingvoinstruado, ellaboros utilajn planojn kaj programojn por sia laboro kaj spertos kelkajn konkretajn instrumetodojn, inter ili sugestopedion kun Sylvain Lelarge kadre de mallonga, modelita kurso pri la franca lingvo.  La seminarion povos partopreni instruemuloj kaj...

Legi pli...

Feliĉan novan jaron

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-31 13:17:21

                        Al ĉiuj membroj kaj vizitantoj de la paĝaro ni deziras tre bonan novan jaron, plenan je sukcesoj, bonaj rezultoj, multaj lernantnoj kaj sano, feliĉo kaj amo.  Dankon al ĉiuj, kiuj subtenis per vortoj, mesaĝoj, laboro kaj financaj rimedoj la redaktadon kaj...

Legi pli...

Pasis 11 jaroj ekde la lanĉo - sed kiel plu?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-15 01:46:37

Antaŭ 11 jaroj, la 15an de decembro 2001 ni lanĉis nian paĝaron.  La unuajn du versiojn kaj dekomence ĝis nun la redaktadon financas ESF. La nunan, trian version ni konstruis kun la financa helpo de la membraro. La paĝaro nun, meze de decembro havas 2760 membrojn. Ĝiaj pli ol 1000 senpagaj materialoj, ekzercoj, afiŝoj, testoj kaj artikoloj multe helpas la instruantojn dise en la mondo.  Ni fariĝis grava portalo. Krom la disponigo de materialoj ni organizas la KER-ekzamenojn, okazigas retan instruistan trejnadon kaj disponigas plurajn retajn studformojn en...

Legi pli...

Novaj premiitoj de la jaro 2012 en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-12-14 23:46:13

Ni kun ĝojo informas vin pri tio ke ni ĵus vidigis 13 novajn prezentojn en la Panteono. Ankaŭ ĉi-jare okaze de la Zamehof-tago kaj de la datreveno de la lanĉo de edukado.net ni premias kelkajn eminentajn Esperanto-instruistojn, kies vivresumon ni petis rekte de ili por tiu okazo. Ni gratulas al niaj kolegoj, dankas ilin pro la faritaj heroaj laboroj kaj deziras al ili bonan sanon kaj multe da feliĉo. La ĉi-jaraj premiitoj estas la sekvaj: Mariana Gencheva el Bulgario ...

Legi pli...

1 ... 72 73 74 75 76 77 78 79 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.