Novaĵoj
MUZAIKO pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-08 21:26:42
Ĉu vi konas la retradion Muzaiko?
Se ne, nun estas duobla kialo dum la tuta dimanĉo kaj poste mardo aŭskuslti ĝin. Veronika Poór dum la Itala kongreso - kie ankaŭ ŝi mem trapasis la KER-ekzamenojn - faris intervjuon kun Katalin Kováts pri la ekzamensistemo kaj ties funkciado, celoj, atingaĵoj ktp. La intervjuo, post zorga teknika prilaboro de RIKKER Bálint pretiĝis kaj aŭdeblos en du partoj dimanĉon kaj mardon, en ĉiun trian horon ekde la 0a horo. En la posta tempo ĝin...
edukado.net estas bonfara fondaĵo - deklaris la nederlanda impostservo
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-03 12:18:47
Ni informas vin ke la Fondaĵo edukado.net ricevis de la nederlanda ŝtato tre pozitivan, kaj valoran oficialan agnoskon pri tio, ke ĝi estas ANBI-organizaĵo, kiu celas la ĝeneralan socian bonfarton.
La konsekvenco de tiu agnosko estas, ke
1) donacintoj ekde januaro 2010 sian donacon rajtas subtrahi el sia imposto
2) edukado.net ne bezonos pagi imposton post heredita sumo
3) se edukado.net subtenas nederlandan organizaĵon aŭ privatulon, tiu ne bezonas pagi imposton pri tiu sumo
4) en certaj cirkonstancoj...
FESTU kun ni - Nia nova paĝaro estas unujara
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-03 07:52:01
Nia nova paĝaro estas la 3an de oktobro unujara.
Se vi volas saluti nin, bonvolu lasi ie en la paĝaro spuron pri via vizito, opinion pri iu materialo aŭ simplajn salutvortojn en la Gastlibro .
Kiel tutnovan parton de la paĝaro ni konsilas al vi trastudi la paĝojn kun detalaj statistikoj .
Por memorigi vin pri la lanĉo, ni proponas al vi spekti la filmeton, faritan...
Statistiko pri la instruado de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-10-02 12:51:19
Mi deziras atentigi vin pri tio, ke en edukado.net ekzistas detala monda statistiko pri la lernajaj kaj movadaj kursoj de Esperanto.
Mi invitas vin trastudi tiujn ĉi paĝojn.
Laŭ ĝi momente ekzistas entute:
35 movadaj kursoj en 15 landoj kun 1415 kursanoj kaj
23 lernejaj kursoj en 15 landoj kun 1018 kursanoj
Gvidantoj de la listo pri movadaj kursoj :
• laŭ kvanto de kursoj: Francio (12), Brazilo (4)
•...
Lingvotaga surprizo - plia lingvopolitika sukceso
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-26 13:09:48
Hodiaŭ estas la Eŭropa Tago de Lingvoj.
Ni atendas vin je du programoj, lanĉitaj de nia paĝaro kaj registritaj ĉe la Konsilio de Eŭropo.
Ĉe Instruu vian lingvon ni esperas legi informojn pri via lingvo.
Ĉe la Debato pri bona aŭ mava lingvo ni kolektas voĉdonojn ,
kaj en la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo ...