Novaĵoj

700 membrokontoj kaj 500 korespondanoncoj forigitaj

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-17 15:01:58

Mi informas vin ĉiujn ke hodiaŭ (17an de januaro 2011) ni purigis la paĝaron kaj forigis ĉiujn malnovajn kaj erarnomajn kontojn de la retejo. Tiuj membroj, kiuj malgraŭ niaj du alvokoj kaj atentigoj - ne reensalutis en 2010 aŭ ne riparis sian konton post la lanĉo, en oktobro, estas forigitaj de la paĝaro. Temas entute pri ĉ. 700 personoj kiujn ni nun malhavas kun malfeliĉo, sed por la pli glata funkciado de la paĝaro kaj realaj administro kaj statistikoj tiu paŝo necesis. La koncernaj eks-membroj povas remembriĝi kiam ajn al la paĝaro kaj povas por...

Legi pli...

Edukado.net en Facebook

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-14 11:30:55

Ni informas vin ke ekde la 12a de januaro edukado.net havas propran surfacon ankaŭ en Facebook (Vizaĝlibro). Ni realigis aperon tie, por plifaciligi la atingon kaj sekvon de nia laboro al tiuj membroj, kiuj uzas tiun popularan retejon. La aliĝo al Facebook krome ebligas plilarĝigi la konatecon de la nia paĝaro, akiron de novaj membroj, rapidan atingon de larĝa celgrupo okaze de aranĝoj, kampanoj.   En la vizaĝlibra paĝo de edukado.net estas listigitaj ĉiuj gravaj eventoj kaj kontribuaĵoj de la retejo kun mallonga priskirbo kaj ligo al...

Legi pli...

Pliaj novaj funkcioj kaj grava peto!

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-10 15:42:50

Komence de la nova jaro mi kore salutas vin kaj deziras al ĉiuj membroj fruktodonan kaj tre aktivan 2011. Niaflanke ni provas disponigi al vi la plej multe da helpo por la instruado kaj lernado de la lingvo en moderna kaj agrabla formo. La konstruado de la paĝaro ne finiĝis ankoraŭ, sed ni denove atingis etapon, kie aperis novaj funkcioj pri kiuj vi eble ŝatus scii kaj testi. Samtempe necesas ankaŭ atentigo pri la malnovaj kaj tre gravaj petoj. Bv. legi al subajn punktojn kaj reagi laŭplaĉe kaj laŭnecese. ...

Legi pli...

Naskiĝtaga festo en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-12-14 20:20:59

Antaŭ 9 jaroj, la 15an de decembro 2001 estis lanĉita la unua versio de nia retejo. La 3an de oktobro, danke al ĉ. 250 subtenantoj kaj mondonacintoj ni lanĉis la tutnovan version de la paĝaro. Kvankam ĝia finkonstruado ankoraŭ daŭros dum kelkaj monatoj, baze ni jam povas liveri ĉiujn gravajn servojn. La retejo momente havas iom pli ol 2400 membrojn el 110 landoj. El inter ili ĉ. 1800 realiĝis aŭ havas aktivan statuson. La revenon de la aliaj membroj ni ankoraŭ atendas. ...

Legi pli...

Enketo pri la RSS-fluo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-22 15:47:50

Estimataj membroj, En la konstrufazo de la paĝaro edukado.net ni alvenis al paŝo, kiam antaŭ ol mendi kreadon de iu servo mi devas enketi pri viaj uz-kutimoj kaj preferoj. Temas pri la RSS-fluo, pere de kiu oni povas facile kaj sen retmesaĝoj simple en la retumilo sekvi la laboron de la paĝaro, vidi kiuj estas la novaj, laste aldonitaj materialoj. Ni jam konstruis kaj lanĉis la pli tradician abon-sistemon pri la novaĵoj, kiu bone funkcias. Bedaŭrinde mi tamen rimarkas, ke ne multaj profitas el tiu eblo, t.e. ĝis nun...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.