Novaĵoj

Grava cirkulero pri la abonsistemo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-10 09:30:37

Ni kun ĝojo infomas vin, ke ni sukcesis finkonstrui la mesaĝsistemon de la retejo. Tio signifas, ke vi ekde nun povas pere de retmesaĝo informiĝi pri novaj aldonaĵoj de la paĝaro. Certe multaj el vi ne volas esti avertita pri ĉio, tial ni pretigis abonsistemon, kie laŭ du bazaj tipoj eblos mendi servojn. Ankaŭ en la malnova paĝaro funkciis abonsistemo, sed pro la multaj ŝanĝoj ni ne transportis viajn malnovajn mendojn. Tial ni petas ĉiun membron viziti la paĝaron nun, vidi la eblojn kaj aboni la servojn. Por tion fari vi unue...

Legi pli...

Intervjuo kun Katalin en Ĉina Radio Internacia

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-05 17:03:10

La Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia pretigis longan intervju-materialon kun Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net. La unuan parton de la intervjuo oni dissendos tutmonde la 6-an de novembro. Ĝi aŭskulteblas ankaŭ en la retejo de la redakcio. Edukado.net havas jam 50 ĉinajn membrojn, sed espereble tiu programo altiros pli da ĉinaj samideanoj al la paĝaro. Se vi deziras aŭskulti la programon, vi atingas ĝin de la E-Klubo de la Ĉina Radio Internacia.

Legi pli...

Teksto kaj ekzerco pri Sankta Marteno

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-03 12:28:34

Okaze de la proksimiĝanta festo de Sankta Marteno mi renovigis malnovan tekston de Monda Mozaiko kaj kreis por ĝi legokomprenan ekzercon La episkopo de Tours . Espereble por multaj el vi ĝi utilos dum la sekvontsemajnaj kursoj. Bonan legadon, Katalin Kováts

Legi pli...

Mankas mon', domaĝe! Pagu do fromaĝe!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-31 20:21:09

Kunlabore kun Radio Verda ni regule aperigas komprenekzercojn, kies materialoj devenas de la radioprogramo. Estas bona maniero por trejni viajn orelojn kaj helpi al vi pretiĝi al la aŭdkomprenaj taskoj de la KER-ekzamenoj. La lastan tian ekzercon ni aperigis la 31an de oktobro, samtempe kun la lanĉo de la koncerna radioprogramo. Se vi trovas la taskojn utilaj, bv. sciigi nin pere de opinioj aŭ ĉe la ekzerco, au ĉe Radio Verda. Jen la ligo al la ekzerco, kiu troviĝas en la sekcio Instrumaterialoj ...

Legi pli...

Voĉdonado pri la landnomoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-19 17:38:21

Pro kritikaj rimarkoj pri la uzo de ujo-formaj landnomoj en la paĝaro ni lanĉis enketon en la foruma parto. Bonvolu unue legi la kialojn de la enketo kaj poste esprimi vian opinion. Ni atendas vin ĉe la Forumo .

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.