Novaĵoj

Nia ekzamenretejo estas ALTE-taksita

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-05-05 19:06:29

Kiel sciate la UEA-KER-ekzamenoj de 2022 povas okazi jam rete kaj tutmonde. Tiu atingaĵo kaj la funkciigo de la C2-nivelo vere altiris la atenton de la fakuloj, nome la fakulojn de ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo), en kie UEA estas aligita membro kaj kies aranĝojn aktive partoprenas niaj reprezentantoj. 

En aprilo 2024 dum la 60a ALTE-konferenco en Bad Homburg (Germanio) ni havis la honorigan okazon prezenti la KER-ekzamensistemon, kun aparta fokuso pri la retaj ekzamenoj, kaj la por tiu celo konstruita ekzamenretejo de edukado.net.  

En la laborgrupa kunsido partoprenis ĉ. 20-25  reprezentantoj de universitatoj, ministerioj kaj lingvoekzamencentroj. La ekzamenretejon prezentis Judith Meyer (DE), nia programisto, kiu en la pasinta jaro kun granda entuziasmo helpis al Katalin Kovats realigi ties planojn kaj krei la sistemon. 
La ĉeestantoj povis vidi specimenojn pri la diversaj ekzamenpartoj, taskotipojn, kaj la paŝojn, per kiuj postekzamene la kunlaborantoj de KER-Ekzamena Centro faras la korektadon kaj taksadon de la ekzamentestoj.  

La sistemo ebligas, relative facilan enprogramadon de diversaj testoj, kreadon de testobanko kaj funkciigon  ankaŭ de provekzamenoj. La facila adapteblo de la retejo al aliaj lingvoj aparte vekis la intereson de la ĉeestantoj, la prezentadon sekvis pluraj demandoj de la fakuloj. La gvidantoj postkongrese sendis apartan gratulleteron. Tiu elpaŝo fierigas nin ĉar la ĉefaj fakuloj pri lingvoekzamenoj povis konstati, ke la ekzamenado pri Esperanto okazas baze de moderna tekniko, kun profesia laboro kaj kun tutmonda sukceso. La sukceso donas al ni esperon, ke lingvocentroj ekinteresiĝos pri nia retejo kaj kelkaj eble ekuzos nian programon. 

La detalan raporton, verkitan de Zsófia Kóródy, pri la ALTE-kongreso kaj tiea reprezentiĝo de UEA vi povas legi en la aldonita PDF-dokumento. 

Kiel redaktoro de edukado.net kaj la ekzamena retejo, Katalin Kovats dankas Judith Meyer pro la programado, ESF pro la kunfinancado de la konstruo de la retejo kaj dankas al UEA, ke ĝi fidis nin kaj uzas nian programon. 

Ni esperas, ke ĉiuj KER-ekzameniĝintoj ŝatas la ekzamenretejon, kaj kunfieras pri tio, ke ili jam uzis aŭ  baldaŭ uzos ĝin dum la juniaj retaj ekzamenoj

(Sur la fono videblas nia retejo dum la prezento de Judit Meyer, antaŭ la tabulo staras fakuloj de ALTE)

ALTE-gvidantoj dum nia prezento

Al la listo Bone progresas la provekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.