Sesioj kaj aliĝilo
Ekzamensesioj en 2026
La datoj de sesioj ne estas ankoraŭ fiksitaj.
Ni atendas decidon de la organziantoj de la ILEI-kongreso, kiu verŝajne okazos en Ĉinio.
Se vi volas influi nian decidon, bv, plenigi la enketilon kaj la respondintojn ni nepre avertos kiam estos fiksitaj la datoj kaj lokoj de la ekzamensesioj. La nunaj planoj aspektas tiel.
Klaku al la foto por indiki viajn preferojn.
Senpagan provekzamenon vi povas mendi ĉi tie.
Informojn pri la sesioj petu de Katalin Kovats
Intervjuoj
La parolaj ekzamenoj havas du partojn: aŭdkomprenajn testojn kaj parolajn antaŭkomisionajn ekzamenojn.
El tiuj por la antaŭkomisionaj, individuaj ekzamenoj estos fiksitaj pluraj ebloj, kaj la kandidatoj povos rezervi por si tempon
La kandidatoj, kiuj ekzameniĝos rete, devus trapasi ankaŭ la parolan intervjuon rete, la kandidatoj de la ĉeestaj ekzamenoj povos elekti el inter ĉeestaj aŭ retaj ebloj.
Aliĝlimdatoj: al la ekzamenoj necesas aliĝi pere de la formularo ĉe edukado.net.
La limdato por aliĝi kaj pagi la kotizojn estas ĉirkaŭ je 4 semajnoj antaŭ la ekzamentago .
Ekzamenkotizoj
La kotizoj inkludas minimume unu trejnadon pri teknikaj aferoj kaj unu preparsesion. Ambaŭ okazos rete en Zoom antaŭ la ekzameno.
Provtestoj - prepariĝo
Por tiuj, kiuj ne scias decidi je kiu nivelo ili estas, ni disponigas senpagajn provtestojn, kiujn oni solvu rete. Post la solvado de la testoj kunlaborantoj de edukado.net konsilas la solvintojn kaj vidigos ankaŭ la korektitajn testojn (kun la eraroj).
La provtestojn eblas peti ĉi tie.
En la prepariĝo kaj decido pri la nivelo povas helpi ankaŭ la geonkloj de la programo Ekparolu!
Tiuj kiuj aliĝis al iu ekzameno kaj dum la preparkursoj evidentiĝas ke la persono bezonas ŝanĝi la nivelon, tion li/ŝi povas fari. Necesas kontakti la gvidanton de la ekzamena centro.
Ĝeneralaj informoj
Pri la retaj ekzamenoj legu ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/proctor/postuloj
Atentu, ekzameno en ajna nivelo povos okazi nur se aliĝas al tiu nivelo minimume 12 personoj (sume en la papera kaj reta formoj).
Por vidi la aktualan nombron de aliĝintoj klaku ĉi tien.
- Distanca ekzamenado
Dum ĉeestaj ekzamenoj (ekz. Tutmonda, UK) povas okazi, ke en la ekzamenparto Parola produktado unu aŭ eventuale ambaŭ ekzamenantoj de la komisiono ekzamenos pere de la programo Zoom. En tiuj aranĝoj pri la teknikaĵoj zorgos la lokaj organizantoj.
- Reta ekzameno signifas, ke la kandidato mem devas prizorgi la teknikaĵojn, el sia hejmo rete konektiĝi al la ekzamenloko. Por tio oni bezonas kaj taŭgajn aparatojn, bonan retkonekton kaj bazajn konojn pri la uzo de la komputilo kaj reto. Ĉe la aliĝo al reta ekzameno ni okazigos teknikan testadon kaj nur je ties sukceso ni akceptas la aliĝon al tia ekzameno.
- Ĉeesta ekzameno estas kiam oni en grupo ekzameniĝas en ekzamenloko, sub organizado de lokuloj aŭ de UEA kaj solvas la taskojn skribe, surpapere.


