Seminario en Hungario (HU)

Grundtvig-renkontiĝo en Hungario 

Inter la 12a kaj 15a de septembro 2014 okazis en Hungario la laŭvica tria renkontiĝo de la partoprenantoj de la projekto Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo. 
Kadre de la projekto, subvenciata de la Eŭropa Unio, kunagadas kvar organizaĵoj: Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).

En septembro nia malgranda delegacio estis gasto de la hungara partnergrupo, kies gvidantoj László Szilvási kaj Kata Szilvásiné Horváth, preparis por ni belegan kaj riĉan kulturprogramon. La temo estis vinkultivado, vinkulturo, rikoltaj kutimoj kaj folkloro de Hungario. La baza loko de la ĉirkaŭ 30-membra partoprenantaro estis Balatonszárszó, trankvila urbeto sur la suda bordo de la hungara lago Balatono. Tie okazis nia seminario kun prelegoj pri la temoj de la renkontiĝo, tie ni tranoktis kaj de tie per la buso de la pola grupo ni organizis niajn ekskursojn.
En la unua tago nia ĉefa programo estis la ekskurso al la vilaĝo Buzsák, fama pri siaj brodado, lignoĉizado kaj popoltradicioj. En ties popolarta bieno ni vidis tipan kamparan loĝdomon kaj ties instalaĵojn, admiris belegajn brodaĵojn kaj la surlokan lertan laboron de la brodistinoj. Ni ricevis mallongan prezenton kaj instruon de popoldancoj, gustumis la tipan hungaran kuketon "pogácsa" kaj la fortan lokan pirbrandon (körtepálinka). En la vilaĝa kulturcentro estis belegaj ekspozicioj pri brodaĵoj de religiaj vestaĵoj kaj aliaj objektoj, por kies ornamado oni aplikis la tri lokajn teĥnikojn kaj motivojn.

Posttagmeze okazis seminariaj prelegoj. Niaj klerigaj programoj temis pri la vinkultivado kaj ties kutimoj kaj tradicioj en Hungario. D-ino Kiraly, etnografo de la subĉiela popolarta muzeo de Szentendre venis speciale por prezenti por ni la temon. Gvidantoj de la hungara kaj germana grupoj, László Szilvási kaj Zsófia Kóródy prelegis pri vinproduktado en Hungario kaj ankaŭ pri la tipaj hungaraj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

 La teoriajn partojn kompletigis intensa praktikumado. Ni plurfoje manĝis en restoracioj, gustumis vinojn en diversaj keloj, elprovis konkurse brodadon de hungaraj motivoj kaj partoprenis en dancadoj. Vespere de la unua tago ni ĝuis vingustumadon en Balatonszántód, en la kelo Ádám, kie ni konsumis nian riĉan vespermanĝon kaj ties kaloriojn la grupo provis perdi per dancado.

Dum la dua tago ni vizitis kaj spertis la faman vulkandevenan akvon de la kuracbanejo en Heviz, admiris la riĉan popolkostuman kutimon de Hungario en la Pup- kaj Vestaĵmuzeo de Keszthely kaj vespere partoprenis vinrikoltan feston kun popolartaj dancprezentaĵoj en Zalakaros. Tie nia grupo enmiksiĝante kun la lokaj festantoj entuziasme dancis en la subĉiela balo.

La lastan tagon ni pasigis en Budapeŝto, vizitante kelkajn el ties famaj vidindaĵoj kaj pasigante la lastan komunan manĝon en la restoracio Szeged, kie altnivela cigana ensemblo de Ernest Oláh prezentis sian programon, virtuozan muzikon kaj kelkajn popoldancojn.  

Kvankam tute malkutime al la antaŭvidita belega aŭtuna vetero de Hungario ni havis katastrofan pluvan periodon, daŭran pluvon, inundojn kaj pluvlagojn, ni konsideras nin bonŝancaj, ĉar preskaŭ ĉiam en la momentoj, kiam ni devis pasigi tempon ekstere, la pluvo ĉesis kaj lasis al ni iom da sekaj periodoj ĝui nian programon.

Laŭ la projektoplano, kiel pri la aliaj renkontiĝoj, ankaŭ pri la hungaria programo ni antaŭvidas krei retan kurseton, kiun ni aperigos en nia sekcio Liberaj Studoj.

Fotoj videblas inter aliaj en nia Fotoalbumo. Aliaj fotoj en Facebook.

La partoprenantoj dankas la gastigantojn pro la riĉa programo kaj kun ĝojo antaŭvidas la sekvan laborkunsidon de la gvidantoj, okazontan komence de oktobro en Herzberg kaj la lastan grupan renkontiĝon en majo 2015, denove en Herzberg.

Detalajn informojn pri la tuta projekto kaj ties programoj vi trovas en la projektopaĝo de edukado.net. 

Fotistoj en la apervico de la fotoj: J. Skalski, K. Kováts, A. Sochacki, J. Skalski. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.