Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

876.
Luiza CAROL (Israelo) je 2024-12-02 15:38:46

S-ro Claude Gacond estis unu el la homoj kiujn mi plej admiris kaj respektis en mia tuta vivo.
Mi ekkonis lin kaj lian edzinon Andree en 2006, dum mi studadis pri la Esperanta kulturo kaj pri la historio de la Movado pere de la Koresponda Perfektiga Kurso de Boris Kolker.
Hazarde mi ne trafis ajnan kulturan seminarion dum mia unua vizito de la Centro CDELI, sed kompense s-ro Gacond kune kun la tre kara s-ino Martine Schneller organizis por mi du belegajn neforgeseblajn tagojn. S-ro Gacond invitis min viziti la Centron CDELI, kie mi faris demandojn pri la portretoj kaj fotoj kiuj dekoraciis la prelegsalonon. Tio incitis lin paroli abunde pri aliaj planitaj lingvoj, pri la Universalaj Kongresoj, pri la pioniroj de la Movado... En la salono ĉeestis nur du ravitaj spektantinoj: Martine kaj mi. Tamen li faris brilan fascinan prelegon, kvazaŭ li havis mil spektantojn. Forte impresis min lia entuziasmo, lia erudicio, lia optimismo koncerne la homan kapablon plibonigi tiun cxi mondon, realigi tutmondan pacon kaj justecon, forigi antaŭjuĝojn... S-ro Gacond estis ĝisosta instruisto kaj edukisto, kiu tutkore fidis la homan kapablon eduki kaj edukiĝi. Li ne nur revis, sed ankaŭ agis por plenumi siajn revojn. Pro tio mi ege admiras lin kiel homon kaj kiel esperantiston.
Okaze de aliaj vizitoj al La Chaux-de-Fonds, mi ĉeestis kvin kulturajn seminariojn kaj plurajn ekskursojn. Mi ŝuldas al s-ro Gacond multajn el la plej belaj kaj signifoplenaj tagoj de mia vivo. Kun granda danko kaj amo mi ĉiam memoros lin.

875.
Keri (Usono, St. Augustine) je 2024-11-26 21:28:22

saluton! mia nomo estas Keri kaj mi estas komencanto. dankon pro ĉi tiu bonega rimedo.

874.
ADELSON ANDRADE ALVES SOBRINHO (Brazilo, Fortalezo) je 2024-10-24 19:21:43

Kara profesorino Katalin,
Granda plezuro!
Altestime
Adelson Sobrinho

873.
Droyer alain (Francujo) je 2024-09-09 12:28:33

De guto post guto Esperanto antaŭeniras...
Dankon kaj gratulojn por la granda laboro!

872.
ciganino (Francujo, narbono) je 2024-07-11 16:50:25

En junio 2024, mi trapasis la B2! Mi estis senfine feliĉa pri ĝi.
Dankon al Edukado.net kaj mia instruistino Zsofia en Greziljono..
Sed, mi ne estas tute komforta kun ĉi tiu retejo. Ĝi kaj mi ne havas la saman manieron funkcii.Mi ankoraŭ devas lerni Esperanton kaj komputilojn!

871.
ciganino (Francujo, narbono) je 2024-07-11 16:42:09

Ankoraŭ estas esperantistoj ĉirkaŭ ni, sed ni ne scias ĝin.
Mi trovis aliajn esperantistojn simple salutante en Esperanto je la komenco de retmesaĝo aŭ renkontante homojn kaj dirante "Saluton". Kia plezuro ricevi respondon, kiu finiĝas per "ĝis morgaŭ"!.
Bedaŭrinde mi ankaŭ kaj ankoraŭ scias, ke estas pli malfacile konvinki ilin veni kaj formi grupon. Sed mi devu fari ĝin!

870.
zhangwei (Ĉinujo, Dandong Urbo) je 2024-05-30 00:13:13

Mi ankoraŭ ne trovis la rezulton, bonvolu helpi min pri tio. Dankon.

869.
Assumpta Mascaró (Hispanujo, Marratxí (Majorko)) je 2024-05-23 14:07:40

Antaŭ kelkaj semajnoj mi faris la provekzamenon de la B2 nivelo de Esperanto. Mi trovis ĝin ege utila, ĉar ĝi estas granda helpo por familiariĝi kun la taskoj, kun la teknikaj karakterizaĵoj kaj kun la kontrolo de la disponebla tempo por ĉiu ekzerco. Krome, la provekzameno konsciigas vin pri viaj propraj fortoj kaj malfortoj rilate al la lingvokapabloj. Antaŭ la provekzameno estis tre kompleta prezento kaj klarigo, kaj post la provekzameno vi ricevas la rezultojn kaj sugestojn por plibonigi vian regadon de la lingvo. Estas alia grava aspekto: tiu provo estas tute senpaga. Mi ege rekomendas, ke ĉiuj utiligu ĉi tiun valoran rimedon kaj faru la proekzamenojn, kiuj preparas por la veraj KER-ekzamenoj.

868.
Juan Trepiana (Argentino, Bonaero) je 2024-04-07 20:56:20

"Edukado.net" kaj speciale "Ekparolu" faras la diferencon inter la lernado de lingvo kaj la mirinda tasko de daûri konstrui kulturon.
Malpli ol du jarojn antaŭe mi ekkomencis ami tiun ĉi miksaĵon de magio kaj logiko farita lingvo,Tiu sento daŭras ĉiutage.

Mi spertis kaj kelkajn pedagogiajn ofertojn kaj diversajn specifajn didaktikojn, el ĉio mi lernis iom.

El kursoj, legadoj kaj eĉ el tiuj popularigitaj ideoj pri la "ekstremega facileco" de Esperanto. Kompreneble, ekzistas facileco! Kuraĝi paroli estas alia afero! Tie aperis Ekparolu, defiante ĉiujn kredojn, la sopirojn de antaŭa perfekteco en la konversacio kiun oni havas. Tie aperis Katalin kun sia mirinda kreaĵo kaj sia pedagogia kapablo, tuŝante la emocion, superante barojn, permesante ke ni ekkomencu "babili". Rigardante nur la vorto "geonkloj" oni povas agnoski pri stilo, io kiu nin ligas al luda sinteno.
Ni, kiuj estas profesiaj edukistoj, jam scias, ke ludo ne estas didaktika rimedo... Ludo estas la didaktiko mem!

Mi ŝuldas al Ekparolu karajn amikojn, ekzemple Ladislau Afonso (mia latinoamerika frato) kaj Tatjana Terehova, talenta verkisto, kun kiu ni ankaŭ verkis kelkajn kantojn, kiuj nun estas en registrita periodo.

Nur dankemo, multe da dankemo al tiu ĉi mirindaĵo. Tiaj proponoj ŝajnas tiel necesaj en mondo kiu pli kaj pli ŝajnas freneziĝi. Eble la malnovaj, kaj renovitaj idealoj, de Esperanto trovos konkretiĝon en tiu maniero marŝi sur tiu ĉi kulturo, tiu ĉi evaniganta lando nome "Esperantujo" kaj tiu ĉi lingvo, kompreneble.
Koran dankon al "Edukado.net", al miaj geonkloj, al Katalin, kiu ĉiam kunordigas ĉeestante!!
El Bonaero, aprilo 2024.
Juan (Johano) Trepiana

867.
Andrenomo (Pollando, Opole) je 2024-02-16 04:51:05

Ĉu mi estas la lasta Esperanto-parolanta en mia urbo? Mi volonte ligus internaciajn kontaktojn kun familioj, en kies rondo estas kelkjaraj infanoj, familiioj kiuj memcerte komprenas aŭ parolas Espetanton. Volonte el Britujo aŭ Francujo! Ĉu estas tiuj, krom Afriko? Mia familio estas pol-ukraina, ni estas filologoj tradukistoj pol-ukrainaj, konas francan, germanan, anglan, mi verkas esperantlingve romanon "La plej fiktiva milito en la moderna Eûropo". Mi serĉas informojn
pri profesoro Tibucjo Tiblevski,profesoro de AIS, mortinta en 1999 jaro kaj Henriko Paruzel, sacerdoto, mortigita en 1977. Ambaŭ estis poloj? Kiu helpus min? Mi aŭdas silenton!

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.