Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

862.
Raita Pyhälä (Finnlando, Hyvinkää) je 2023-12-13 05:30:09

Saluton de "Saliko"! Mi tre aprezas la laboron faratan en edukadonet kaj deziras al ĉiuj partoprenantojn jam nun pacan jarŝanĝan tempon kun ĉiuj vialandaj ceremonioj kaj festoj. Mi nomas Kristnaskon Julo, ĉar la festoj ĉirkaŭ la solstico estas pli malnovaj ol la kristnaska. Ĝuu ilin kaj permesu al vi malstreĉiĝi kaj ĝui!

861.
Tamara (Haesim) (Sud-Koreujo) je 2023-12-11 11:57:33

Elkoran dankon al karaj geonkloj kaj genevoj de Ekparolu!
Feliĉan 22-an naskiĝtagon!
Vivu Zamenhof!
Vivu edukado.net!

860.
Rico (Maurizio Giacometto) (Britujo) je 2023-12-11 11:35:30

Gratulon al ĉiuj pasintaj, nunaj kaj estontaj genevoj pro la partopreno en la paroliga programo Ekparolu!

859.
GAJDOS PÁL MIKLÓS (Hungarujo, DEBRECEN) je 2023-12-08 19:56:35

Kara Katalin kaj Gekolegoj! Mi kore dankas la naskiĝtagsaluton ! Vi estas tre karaj kaj lertaj! Kara Kati, mi sendis al vi mian diplomlaboraĵon pri Giesswein Sándor per retpoŝto. Nun mi provis serĉi ĝin en via paĝaro, sed sensukcese. Kial mi ne trovas ĝin inter la diplomlaboraĵoj? Bonvolu informi min. Ĉu mi sendu ĝin denove? Amike: Gaja Palko

858.
Zofia (Pollando, Cxenstohxovo) je 2023-12-01 17:09:12

Grandajn gratulojn al Katalin kaj ŝiaj helpantoj!

857.
Pia Wettergren (Danujo, Albertslund) je 2023-12-01 13:22:22

Gratulegojn al vi kaj al la grandiozaprogramo, kiu estas helplema -por genovoj kaj instruistoj.

856.
Ludoviko / koldo (Hispanujo, Vilafranca del Penedès) je 2023-11-20 11:01:49

Ĉirkaŭ unu monate antaŭe, mi ekpartoprenis en la programa Ekparolu. Dum tiu periodo, mi spertis signifan progreson en mia lingva kompetenteco kaj komprenon de la kulturo kaj kutimoj de aliaj esperantistoj. Dum la unuaj dek sesioj, mi praktikis kun dek diversaj personoj. Tiu sperto ne nur altigis mian vortprovizon, sed ankaŭ helpis min pli bone kompreni gramatikajn strukturojn, kiel ekzemple la akuzativon, prepoziciojn, kaj la uzon de refleksivaj pronomoj. Nun mi sentas pli da konfido esprimi min en Esperanto, kio estas grava aspekto por efika komunikado en la lingvo. La partopreno en Ekparolu estas efika maniero plibonigi la scion de Esperanto, kaj mi forte rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj celas altigi sian nivelon en la lingvo.

855.
Su Cowling (Usono, Bloomington) je 2023-11-14 14:39:42

Karaj, mi alte taksas Ekparolu! En la komenco, mi estis tre nerve paroli Esperante, sed la geonkloj kuraĝigis min ĝis finfine mi decidis serĉi lokajn Esperantistojn. Kaj nun mi estas aktive en la loka klubo. Tamen, oni neniam scios ĉiun, kaj la nervemo neniam tute malaperos. Mi ankoraŭ dependas de miaj geonkloj/geamikoj por iliaj skio kaj pacienco kaj inspiro. Aldone, mi jam sendis al vi kelkajn miajn plumamikinojn. Ekparolu! jam plaĉas ilin. Kaj tio plaĉas min. Koran dankon kaj bondezirojn.

854.
Antonio Carlos Essadp (Brazilo, Fraanca) je 2023-10-18 12:11:52

Mi trovis en tiu ĉi paĝaro interesan kaj inteligentan lokon por plifortigi la esperantan movadon. Ĝi estas bone organizita kaj pro tio ke ĝi estas bonega rimedo por helpi la progreson de la lingvo. Mi gratulas al Katalin kaj sia grupo pro tiu bonega lkaj inteligenta laboro.

853.
César Cabrera (Ekvadoro, Cuenca) je 2023-10-10 14:51:16

Saluton al ĉiuj, poste 40 parolsesioj mi estas tre dankema al ĉiuj geonkloj, estas tre afablaj kaj bonegaj instruistoj, por mi estas la nura rimedo por paroli esperanton ĉar estas malmultaj esperantistoj en mia lando, kiam mi povus mi diras pri la paĝaro por lerni esperanton.

Amike,
César

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 88

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.