Gastolibro
La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.
La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.
Mian admirsaluton al ĉiuj kiuj kontribuas al Edukado.net. Vi faras gravan laboron!
Dankon!
Mi ŝatus partopreni al la kursoj de Katalina, kiujn mi ĝuis parte dum la UK. Mi ne sukcesas fini mian aliĝon al Ekparolu! kiel nevino. (Kun la nomo de SAVIGNAT kiel salutvorto).
Mi ĝuis la renkontiĝojn kaj paroligajn ekzercojn dum la virtuala kongreso. Mi deziras partopreni de aliaj samaj estontaj renkontiĝoj. Multan dankon.
Saluton al ĉiuj el Kanado! Mi estas komencanto, mi komencis lerni Esperanto en 2019. Mi antaŭĝojas lerni pli ĉe Ekparolu! Kaj mi esperas renkonti novajn esperantistajn amikojn el multaj landoj. Dankegon pro la ebleco!
Mi partoprenis en la reta kurso dum la VK. Mi volas aliĝi al la estontaj kursoj se ili estos organizataj. Dankon Katalin.
Koran saluton Katalin. Kun granda profito kaj ĝojo mi partoprenis viajn kursojn dum V.K. Do mi ŝatus eventuale partopreni en pliaj kursoj venontokaze. Dankegon Katalin.
Sandra Assis
Koran dankon al Katalin pro ŝia amuza, aminda kaj elstare sprita maniero, per kiu ŝi gvidis la paroligan kurson dum la ĉi-jara virtuala kongreso.
Mi konsideras min treege feliĉa, ke mi bonŝancis esti inter la partoprenintoj!
Koran dankon, Katalin, por la paroliga kurso dum la Virtuala Kongreso! Ĝi multe plibonigis mian parolkapablon. Mi esperas, ke mi povos partopreni en pliaj kursoj, dum la venontaj monatoj!
Mi tre ŝatis la 4 grupajn kursojn dum la Virtuala Kongreso. Pro gravaj teknikaj problemoj, mi ne povis partopreni la antaŭajn kvar klasĉambrajn kursojn, kiuj ege mankis al mi.
Mi ŝatus partopreni ekde septembro grupajn kursojn, laŭeble, ankaŭ kontribuante al ili.
gramatika korekto !! : mi partoprenis ĉiujn ŝiajn 8 lecionojn !