Fondaĵo

Stichting 'Fondaĵo' edukado.net

La 16an de julio 2009 estis sub la aktonumero 27348543 oficiale registrita en la Komerca Ĉambro (Kamers van Koophandel) en Hago (Den Haag) Nederlando la neprofitcela fondaĵo, ligita al la paĝaro www.edukado.net.

La fondaĵon estras la sekvaj personoj:

  • Katalin Kováts (NL) direktoro
  • Sylvain Lelarge (NL) sekretario
  • Mark Fettes (CA)
  • Renato Corsetti (IT)
  • Tamás Slezák (HU)

Poŝtadreso de la estraro: Spaarwaterstraat 74, 2593 RP Den Haag, Nederlando

Banko: Rabobank - Den Haag
Kontonumero: 150682867
BIC/SWIFT: RABONL2U
IBAN: NL59RABO0150682867

1. La fondaĵo celas mondvaste subtenadi instruantojn kaj lernantojn de la internacia paclingvo Esperanto:

  • subtenante kaj evoluigante la retejon www.edukado.net kaj kontribui al ĝi;
  • evoluigante kaj/aŭ organizante kursojn kaj trejnadojn;
  • evoluigante kaj/aŭ eldonante kursomaterialojn.

La fondaĵo faras ĉion por subteni la Esperanto-komunumon, distribuante al ties membroj efikajn kaj modernajn instrumaterialojn kaj mondvastajn kursinformojn.

2. La fondaĵo provas atingi sian celon interalie per jenaj rimedoj:

  • gvidi la rekonstruadon de la retejo "edukado.net" en 2009/2010;
  • funkcii kiel kunfinancanto de la menciita rekonstruado;
  • plenumi ĉian bezonatan teknikan prizorgadon de la menciita retejo;
  • organizi edukajn aktivaĵojn, kiel, interalie, la eldonadon de publikigaĵoj, la prizorgadon de prelegoj, la organizadon de kursoj kaj trejnadoj;
  • garantii la kvaliton de (ciferecaj) publikigaĵoj de la fondaĵo kaj de la menciita retejo, komisiante la koncernajn taskojn al tiukampe kompetentaj specialistoj;
  • subteni aliajn lernogrupojn kaj projektojn akordantajn kun la ĉi-antaŭe menciitaj fondaĵaj celoj;
  • establi partneraĵojn kontribuantajn al la fondaĵaj celoj.

3. La fondaĵo ne celas monprofiton.

La legadon de la kompleta, tradukita fond-akto ni ebligos al la koncernuloj kaj oficialaj kontrolistoj. Ĝia kodigita versio estas ĉi tie.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.