Seminario

 Prelegoj kaj Seminario pri la Manlibro (PoSoMo) 

 
Fine de decembro 2020 aperis la nova versio de la Manlibro pri instruado de Esperanto. 
La nombro de la paĝoj duobliĝis, aperis novaj temoj, la antaŭaj estas aktualigitaj, la ĉapitroj rearanĝitaj.
Kvankam la aŭtoroj klopodis verki artikolojn, kiujn ordinara interesiĝanto pri instruado povus kompreni, la tuto fariĝis faka kaj profunda verko.
Por helpi en ĝia kompreno kaj bona utiligado
 

  Katalin Kovats lanĉas retan prelegserion kaj seminarion.

La trejnado konsistos el du gravaj formoj: okazos 
  • 10 publikaj prelegoj, sekveblaj en Zoom kaj 
  • 10-parta seminario, kie en diskutgrupoj estos traktataj la temoj kun konkretaj ekzemploj, eblo starigi demandojn, provi ekzercojn, kune labori pri taskoj kaj ricevi individuan helpon. 
La tago de la prelegoj estos sabato, je la 13a horo (UTC+2, amsterdama tempo). 
La programo laŭ la nuna plano komenciĝos la 5an de junio kaj finiĝos la 21an de aŭgusto. Estos paŭzo la 31an de julio kaj la 7an de aŭgusto!
 
Por la seminarioj la tagoj kaj horoj estos fiksitaj laŭ la ebloj de la interesiĝantoj, sed ĉiam en la sama aŭ sekvaj tagoj de la rilataj prelegoj. 
 

Kondiĉoj: 

Por sekvi la prelegojn:
  • bona lingvonivelo, minimume B2;
  • posedo de la papera aŭ elektronika versio de la nova Manlibro (kiun oni aŭ jam havas, aŭ povas mendi ĉe edukado.net (kaj per tio ankaŭ finance subteni la aranĝon); 
  • membriĝo ĉe edukado.net;
  • teknikaj ekipaĵoj kaj lertoj sekvi Zoom-programon;
  • antaŭa registriĝo;
  • ne necesas pagi kotizon, sed ni tre bonvenigas donacojn por subteni la paĝaron de edukado.net
Por la seminario: 
  • ĉio, skribita supre, ĉe la prelegoj; 
  • bazaj komputilaj lertoj;
  • neceso sekvi la antaŭseminariajn prelegojn;  
  • pago de kotizo.

Financoj: 

Por sekvi la prelegojn ne necesas pagi kotizon, sed ni tre bonvenigas donacojn por subteni la paĝaron de  edukado.net. 
La partopreno en la seminario estas pagenda. La prezo varias laŭ la landkategorioj.
Baza kotizo: 50 eŭroj (por personoj el landoj, kiel ekz. Francio, Usono, Japanio ks.);
A-tarifo: 25 eŭroj (por personoj el landoj kiel ekz. Pollando, Koreio, Portugalio ks.) ;
B-tarifo: 10 eŭroj (por personojel landoj kiel Brazilo, Rusio, Ĉinio ks.);
Nepagipovuloj: tiuj, kiuj ne povas pagi la kotizon, povos perlabori la partoprenon aŭ peti subvencion. 

Interesiĝantoj partopreni nur la prelegojn aŭ kaj la prelegojn kaj la seminarion plenigu la aliĝformularon. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.