KLERIGEJO

Por legi detalajn informojn pri iu kurso malrulu la butonon "Pli da detaloj".

RITE - Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 7; Lecionoj: 99
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas 100-leciona reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havas modularan strukturon kun libera lerno-ritmo.
La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon.
Vidu la detalajn informojn pri la celo, partoprenkondiĉoj, prezoj kaj regularo ĉe la INFORMPAĜO.
La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts.

Pli da detaloj… Malpli… |

Manlibro-seminario
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 1; Lecionoj: 10
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Prelegoj kaj Seminario pri la Manlibro (PoSoMo)

Fine de decembro 2020 aperis la nova versio de la Manlibro pri instruado de Esperanto.
La nombro de la paĝoj duobliĝis, aperis novaj temoj, la antaŭaj estas aktualigitaj, la ĉapitroj rearanĝitaj.
Kvankam la aŭtoroj klopodis verki artikolojn, kiujn ordinara interesiĝanto pri instruado povus kompreni, la tuto fariĝis faka kaj profunda verko.
Por helpi en ĝia kompreno kaj bona utiligado Katalin Kovats lanĉas retan prelegserion kaj seminarion.

La trejnado konsistos el du gravaj formoj: okazos
10 publikaj prelegoj, sekveblaj en Zoom kaj
10-parta seminario, kie en diskutgrupoj estos traktataj la temoj kun konkretaj ekzemploj, eblo starigi demandojn, provi ekzercojn, kune labori pri taskoj kaj ricevi individuan helpon.
La tago de la prelegoj estos sabato, je la 13a horo (UTC+2, amsterdama tempo).
La programo laŭ la nuna plano komenciĝos la 5an de junio kaj finiĝos la 21an de aŭgusto. Estos paŭzo la 31an de julio kaj la 7an de aŭgusto!

Por la seminarioj la tagoj kaj horoj estos fiksitaj laŭ la ebloj de la interesiĝantoj, sed ĉiam en la sama aŭ sekvaj tagoj de la rilataj prelegoj.

Pli da detaloj… Malpli… |

Kronvirusaj intervjuoj
Libera eniro

Kursoj: 2; Lecionoj: 12
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Pro la tristiga okazo de la pandemio nia redakcio intervjuis plurajn fakulojn kaj koncernulojn por doni al niaj samideanoj esperantlingvajn informojn kaj novaĵojn pri la nova kronviruso.
En nia unua intervjuo parolas José Antonio Vergara, epidemiologo el Ĉilio pri la ekesto de la epidemio, kaj ĝia kresko ĝis tutmonda pandemio. Li klarigas kiel kondutas la viruso, kiuj estas la danĝeroj, kiel ni povas efike protekti nin kontraŭ ĝi kaj ni pritraktas ankaŭ la diversajn strategiojn kiujn la unuopaj landoj elektis aŭ devis sekvi luktante kontraŭ la viruso.

En la dua filmo Katalin intervjuas Margaret Zaleski-Zamenhof kiu estas kuracisto en Parizo kaj laboris arde dum la pandemio, sekve, neeviteble kaptis la viruson kaj malsaniĝis. Ŝi rakontas pri la malfacila situacio de la kuracistoj en Francio, pri siaj malsaniĝo kaj malsano en ties 4a tago, kaj pri farendaĵoj kaj devoj de malsanuloj.

La tria intervjuito estas Amri Wandel (IL), akademiano kaj estrarano de UEA.
En la unua parto de la intervjuo Amri rakontas pri tio kiel la Akademio de Esperanto rilatas al la nomo de la viruso. En la dua parto li prezentas siajn observojn kaj analizojn de la statistikaj indikoj rilate la disvastiĝajn tendencojn de la pandemio, kaj en la tria parto ili parolas pri la nuligitaj Esperanto-eventoj kaj pri la Universala Kongreso en Montrealo pri kies okazigo UEA jes ja pensas pozitive kaj faras ĉion eblan partoprenigi virtuale ankaŭ tiujn, kiuj ne povos vojaĝi al Kanado.

En la kvara Kronvirusa intervjuo Katalin Kovats parolas kun Petro Baláž, kunordiganto de la organizo Edukado@Interreto konata kiel E@I.
E@I organizas ekzemple la mondskalan eventon, la poliglotan kunvenon kiu devus okazi en majo 2020 kaj SES (Someran Esperanto-Studadon) por julio. En la intervjuo Petro rakontas la malfacilaĵojn kiujn ili alfrontas nun, fine de marto pri la neceso decidi ĉu la aranĝon nuligi aŭ prokrasti, aŭ ĉu eblus tamen okazigi? Katalin starigis demandojn ankaŭ pri la financaj kaj aliaj konsekvencoj de ajna decido, kaj je neokazigo de la aranĝoj pri la planoj rekompenci la aliĝintojn.

Por mia kvina intervjuoto mi ne devis longe vojaĝi, sed daŭris longan tempon konvinki lin kunbabili. Fine mi sukcesis kaj tre feliĉas pro la fakto, ke post dusemajna memdecidita kvaranteno, kunŝlosita kun la gepatroj en eta loĝejo, 18-jara junulo povas tiel babili kun sia patrino, jam estas en si mem granda feliĉo. Kaj babilante mi malkovris profundajn pensojn, valorojn, saĝajn vortojn kaj vivsistenon. Min ravis lia pozitiva pensmaniero .... Resume: mi admiras Martenon, kiu perdis tiom da revoj pro la damna kronviruso kaj tamen povis resti tiom pozitiva. Venu kaj spektu ankaŭ vi.

Pli da detaloj… Malpli… |

LIBERAJ STUDOJ
Libera eniro

Kursoj: 10; Lecionoj: 49
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Jen rekta ligo al la listo de temoj..
Se vi jam ekstudis, serĉu supre la butonon MIAJ STUDOJ.

LIBERAJ STUDOJ estas parto de la retejo edukado.net, sed ĝin ni povas funkciigi danke al la programo, kiun E-duKati konstruigis kaj financis por la RITE-studoj.
En tiu ĉi sekcio ni disponigas altnivelajn materialojn ĉu pri Esperanto kaj esperantologia temo, ĉu en Esperanto pri ajna kultura, scienca temo.
Nia kriterio estas prezenti interesajn, valorajn materialojn en bona lingvouzo por ke niaj membroj havu eblon pluperfektiĝi pri temoj, rilataj al Esperanto aŭ pere de la lingvo povu akiri novajn informojn.
Momente ni havas 9 kategoriojn kaj estas plenigantaj ilin je materialoj. En ĉiu kategorio troviĝas jam kelkaj prezentoj, sed se vi havas aŭ povas proponi temon, kiun ni ne listigis kaj vi konsideras ĝin inda je prezento, bv. helpi al ni kontaktiĝi kun la aŭtoro. (Sen ties konsento ni ne listigas prezentojn en LIBERAJ STUDOJ.)

UZREGULOJ
La unuopaj prelegoj aŭ serioj de prelegoj, estas libere elŝuteblaj kaj spekteblaj.
Al la prezentoj apartenas ankaŭ resumoj, artikoloj aŭ la kompleta prezentmaterialo, kaj ofte estas indikitaj aldonaj kompletigaj legaĵoj kaj materialoj. Kiam oni tiujn volas elŝuti la programo proponas registri la uzanton kiel studanton al la LIBERAJ STUDOJ. Esti registrita studanto ebligas ankaŭ fari testojn pri la spektita prelego aŭ prezento kaj la rezultoj de la testoj registriĝas en resuma paĝo.
Kiam oni sekvafoje revenas al la kursejo LIBERAJ STUDOJ oni tuj vidas kiujn temojn, kiujn lekciojn oni jam spektis kaj pri kiuj el ili la persono estis testata. Ankaŭ tion eblos vidi ĉe kiuj oni sukcesis kaj kie estas ankoraŭ mankoj. Tiu maniero ŝparigas tempon kaj oni tuj povas vidi kiuj estas la novaĵoj, la ankoraŭ nekonataj aferoj.
Se iu strebas al bonaj, kaj ne nur al minimumaj testrezultoj, tiu povas refari ajnan teston ajnfoje. La programo konservas ĉiam la plej bonan rezulton.
La kunstudantoj povas vidi unu la aliajn en la listo kaj povas ankaŭ interkomunikiĝi ene de la interna mesaĝilo.
Se iu ne plu volas aŭ povas sekvi la kursejon LIBERAJ STUDOJ, tiu povas peti sian forigon de la listo. Je ajna sekva deziro realiĝi, la programo videbligos al la persono ties malnovajn rezultojn kaj la liston de la jam studitaj materialoj.

Bonan studadon kaj multe da plezuro deziras al vi, Katalin Kovats, redaktoro
Jen la ligo al la listo de temoj.

Pli da detaloj… Malpli… |

Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 7; Lecionoj: 8
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Tiu ĉi parto de la KLERIGEJO enhavas la kompletigajn materialojn por la programo Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo.
La testado de la projekto komenciĝis en januaro 2020.
Se vi estas sportema kaj regule paŝadas, kuras aŭ faras aliajn sportojn, kaj emus kunpaŝadi kun ni ĉirkaŭ la mondo, bv. viziti nian paĝon kaj tie informiĝi pri niaj planoj. Se vi ŝatas ilin, vi povas aliĝi al la testado de la projekto. Ni bonvenigas vin.
Jen la unua paŝo.

Pli da detaloj… Malpli… |

Ekparolu! - Genevoj
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 5; Lecionoj: 13
Administrantoj: Katalin KOVÁTS; Miguel Rocha Bento; Paweł Fischer-Kotowski;

Enirtestoj por la nevo-kandidatoj de la projekto EKPAROLU!
Por partopreni en la projekto la nevo-kandidatoj devas trairi kelkajn partojn de tiu paĝaro.

Devigaj partoj antaŭ ol komenci la konversaciojn kun la geonkloj.
1. Unue necesas plenumi la 1an ĉapitron, kie ni per testo kontrolas, ĉu oni komprenis la celojn kaj regulojn de la parolsesioj. Ĉi tie la teston necesas plenumi je 100 %.
2. La genevoj devas solvi kelkajn testojn pri kono de vortoj, simplaj gramatikaĵoj kaj pruvi ke ili bone komprenas bazajn instrukciojn, frazojn, mallongajn tekstojn. Ĉi tie estas 4 testoj, necesas plenumi ĉiun minimume je 70 %.
Post tiuj testoj oni alŝutas dokumenton por peti la rajton esti nevo aŭ nevino kaj povi elekti sesion.

Ne devigaj, sed utilaj ĉapitroj, helpiloj dum la studo.
3. Al la tria bloko ni alŝutas resumfoliojn, kiuj helpos la genevojn prepari sin al diversaj parolsesioj.
4. Ĉi tie eblas alŝuti tekstojn, por kies kontrolo la genevoj petas helpon de la geonkloj. Por ĉiu nevo aŭ nevino ni kontrolas du tekstojn kaj ni petas ke la dokumentoj ne estu pli longaj ol unu paĝo, ĉ. 250-300 vortoj.
5. En tiu bloko ni donas konsilojn kiel daŭrigi la studojn post la konversaciaj sesioj. Estos tie konsilataj libroj, ligoj al pliaj kursoj kaj aliaj konsiloj.

Fina taksofolio
6. La sesa ĉapitro havas formularon, en kiu ni petas la genevojn skribi pri siaj spertoj, kritikoj, por ke ni povu plibonigi nian sistemon.

Por komenci la studojn, iru al MIAJ STUDOJ. Ĝin vi trovas ankaŭ supre, en la verda zono.

Pli da detaloj… Malpli… |

Foto
Ekparolu - EKS-genevoj
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 2; Lecionoj: 2
Administrantoj: Miguel Rocha Bento;

Loko por tiuj, kiuj ricevis parolsesiojn en la kadro de EKPAROLU, sed elĉerpis tie siajn 10 eblojn, tamen volas resti en la sistemo, ricevi helpon, informojn kaj aliron al la sekcio INSTRUMATERIALOJ.
Eniri tiun sekcion eblas nur aŭ aŭtomate post la fino de la agado en Ekparolu aŭ peti per la formularo sube.
Iru la MIAJ studoj, supre.

Pli da detaloj… Malpli… |

EKPAROLU! - Geonkloj
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 5; Lecionoj: 24
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Ĉi tiu spaco estas por klerigi kaj testi la estontajn geonklojn de la projekto EKPAROLU!
Por partopreni en la projekto la estontaj geonkloj devas trairi kelkajn partojn de tiu paĝaro.

Devigaj partoj antaŭ ol komenci konversacii kun la genevoj:
1. Unue per testo ni kontrolas, ĉu oni komprenis la celojn kaj regulojn de la parolsesioj. Ĉi tie la teston necesas plenumi je 100 %.
2. La geonkloj devas solvi kelkajn testojn pri lingvo, tekstokompreno kaj diktado. La testojn necesas plenumi minimume je 70 %. SE vi trapasis sukcese la KER-ekzamenon je nivelo C1, bv. alŝuti la skanitan atestilon.
3. Ni prezentas filmetojn pri imagitaj dialogoj inter onklino kaj nevo kaj oni devas trovi la erarojn.

Ne devigaj, sed utilaj ĉapitroj, helpiloj dum la laboro.
4. Al tiu ĉi bloko ni alŝutas resumfoliojn, kiuj helpos la geonklojn prepari sin al diversaj parolsesioj.

Por komenci la testadon, iru al MIAJ STUDOJ. Ĝin vi trovas ankaŭ supre, en la verda zono.


Pli da detaloj… Malpli… |

Mia asocio - Mia urbo
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 1; Lecionoj: 3
Administrantoj: Katalin KOVÁTS; Wang Weishi;

Kultura vojaĝo al Vjetnamio
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 1; Lecionoj: 21
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

La kurso estas la unua ero de serio, kiu ĉiujare pritraktos la landon kaj kulturon de la koncerna kongreslando.
La Vjetnama kurso konsistos el 20 partoj kaj traktos inter aliaj la historion, kulturon, geografion, politikon, turismajn vidindaĵojn, religion kaj artojn de Vjetnamio.
• La unuopajn lecionojn sekvas testo, kio helpas en la alproprigo de la konoj.
• La kursmaterialo helpas pretiĝi pri la kongreslando al tiuj, kiuj partoprenos UK-on en somero 2012 kaj rekompensos tiujn, kiuj ne povos fari tiun vojaĝon.
La reta kultura vojaĝo komenciĝis la 15an de decembro, sed eblas kiam ajn aliĝi. Vidu la detalan programon kaj prezojn en la INFORMFOLIO.

Bv. ne preteratenti la sekcion ĝeneralaj informoj pri niaj retaj kursoj.
....
Prezentofilmo pri la kurso kaj uzo de la retejo spekteblas en la FILMEJO.
Elŝutebla specimena lecionmaterialo pri 12a leciono: GASTRONOMIO.

Atendas vin Nguyen Xuan Thu ĉiĉerono, Katalin Kováts kursgvidanto
kaj la provlegantoj: Mónika Molnár kaj Mogens Rude Andersen

Ĉi tie vi povas peti aligon al la kursaro.

Pli da detaloj… Malpli… |

Interlingvistikaj Studoj - Poznan 2021-2024
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 19; Lecionoj: 79
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Tiu ĉi kursejo disponigas materialojn por la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en la Adam Mickiewicz Universitato de Poznan (2021-2024).
La kursejo enhavas materialojn pri interlingvistiko, literaturo, lingvistiko kaj administrajn dokumentojn.

La kurso estas fermita por ekstera publiko, nur la oficiale registritaj studentoj rajtas peti aligon kaj uzon de la materialoj.

Ilona Koutny kaj Katalin Kovats, septembro 2021.

Pli da detaloj… Malpli… |

Poznan - Instruista trejnado 2023-2024
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 8; Lecionoj: 35
Administrantoj: Katalin KOVÁTS; Ilona Koutny;

Tio ĉi estas fermita spaco por la partoprenantoj de la trejnseminario.

La retaj materialoj celas kompletigi la surlokan studon en Poznan, disponigas skribitajn tekstojn, artikolojn, tamen KOPIRAJTE PROTEKTATAJN testojn kaj ebligas alŝuton de hejmtaskoj.
Vi povas facile vidi vian progreson kaj la ankoraŭ farendajn taskojn.
Ni, instruistoj same povas facile sekvi vin kaj viajn studojn.
Bonan kaj sukcesan uzon de la reta eblo deziras al vi, Katalin

Pli da detaloj… Malpli… |

Somera kursaro kaj kongreso - Aŭstralio
Uzado nur post konfirmo de la administrantoj

Kursoj: 2; Lecionoj: 15
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

Studspaco por la studgrupo "Spertuloj" en la Somera kursaro en 2023 en Melburno.

Pli da detaloj… Malpli… |

Akademio Internacia de la Sciencoj
Libera eniro

Kursoj: 3; Lecionoj: 19
Administrantoj: Katalin KOVÁTS; Amri Wandel; Renato Corsetti;

Tiu ĉi kursejo estas provo disponigi materialon el la AIS-kursaro.
Amri Wandel konsentis enretigi sian 3-eran kurson pri ASTROBIOLOGIO..
Ni aldonis ankaŭ 10-lecionan kurson pri INTERLINGVISTIKO de Vera Barandovská-Frank. Tiu ĉi materialo estis enpaĝigita por RITE.

La du kursoj estas malfermitaj por ekstera publiko, oni povas ilin senpage sekvi.
Pro teknikaj kialoj necesas tamen membriĝi ĉe la paĝaro edukado.net.
Se vi volas ke viaj rezultoj kaj progreso estu registritaj, bv. peti enlistigon ĉe la adreso AIS-kurso@edukado.net.

Pli da detaloj… Malpli… |

Testo pri Esperanto-lingvoscio
Libera eniro

Kursoj: 9; Lecionoj: 9
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

En tiu ĉi loko ni deziras refari malnovan eksperimenton cele al analizo de rilato inter la lernrezultoj kaj lingvokona nivelo kaj la investita tempo. La testserio konsistas el pluraj partoj. La plej bona helpo estas se vi finfaros por ni ĉiujn. Ni garantias ke la personaj datumoj estos traktataj tre konfidence.
En la unua etapo temas pri datumoj pri viaj lingvolernaj kutimoj kaj historio. La analizo celas ne la nivelon kaj progreson de individuoj, sed baze de multaj solvitaj testoj ni planas ricevi uzeblajn averaĝajn indikojn.

Do cele al la analizo kaj pluaj laboroj pri la reta moderna memtaksilo via helpo tre bonvenas. Rekompence ni promesas al vi informi vin pri la faritaj kaj planitaj paŝoj kaj ricevitaj rezultoj.
Se vi ne volas perdi tro da tempo per eksplikoj kaj pretas tuj ataki la enketilojn,
unue iru al la ENKETILO, kaj tie legu la PDF-dosieron kaj poste faru la teston.
kaj due iru al la MEMTAKSILo kaj tie respondu al la 38 demandoj.
Ni petas vin poste solvi ankaŭ la aliajn 5 partojn, sed tute ne necesas ke vi samtage faru ĉion. DANKON!!!

Atentu! En la unua testo, ENKETILO, la programo donas procentaĵojn. IGNORU tiujn, ili neniel rilatas al viaj solvoj, sed aperas, ĉar la eksperimenton ni faras en spaco, por aliaj celoj prilaborita kaj tiun kalkulfunkcion ne eblas elŝalti. Pardonu.

Jene vi trovas la analizan artikolon de Hans Bakker.

Ni proponas, ke - post la solvado de la testoj - vi komparu viajn rezultojn kun tiuj de la 238 pli fruaj solvintoj. (Ilin vi trovas en la supre indikita artikolo de Bakker.)
Por tiu komparo ni proponas al vi du paŝojn kaj petas vin sendi al ni la datumojn. Jen la instrukcioj
.
DANKEGON por via helpo.

Pli da detaloj… Malpli… |

Grundtvig-seminario: Kiel instrui pri multkultureco de Eŭropo
Libera eniro

Kursoj: 4; Lecionoj: 26
Administrantoj: Katalin KOVÁTS;

En tiu ĉi sekcio ni planas aperigi kvar kursojn de kvar landoj pri kulturaj temoj.
La programo pretiĝis kadre de la eŭropa Grundtvig-projekto Cultural diversity and multilingualism of Europe - how to learn about it?
Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?, disvolviĝanta inter kvar organizaĵoj:

Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz),
Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago),
Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj
Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).
Projektoperiodo: en 2013 kaj 2015.

La unua materialo, kiu legeblas estas 10-leciona kurso pri la frisoj (popolo en norda Nederlando), kiun pretigas la teamo de la Fondaĵo Edukado.net. La kompleta kurso legeblos en la reto ekde komenco de oktobro 2015.
La kursmaterialojn vi trovas klakante al MIAJ STUDOJ, en la supra, helverda zono.

Pli da detaloj… Malpli… |

 

 

Tiu ĉi parto de la paĝaro estas financata kaj funkciigata de la entrepreno  E-duKati, kiu respondecas enhave kaj finance pri la servoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.