Projektpriskribo

Nia nova projekto estas kompleksa programo, kadre de kiu ni deziras atingi plurajn celojn, nome:

  • instigi la partoprenantojn je pli sana vivmaniero
  • ekzercigi al ili la lingvon, precipe la komprenon de aŭditaj tekstoj
  • ekkoni lokajn Esperanto-klubojn, kies membrojn ni vizitos virtuale kaj esperas ricevi de ili informojn pri iliaj urbo, vidindaĵoj, lingvoj, kutimoj ktp
  • krei komunumon por kune agadi kaj atingi niajn celojn


La efektiviĝo de tiuj supraj celoj okazos kadre de Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo, en formo de virtuala karavano, kiu progresas antaŭen pere de la kilometroj, kiujn ni marŝante, kurante aŭ naĝante faros en la reala vivo. 
La marŝ-itinero dependos de la lokoj, kiuj aliĝas al la programo liverante materialojn pri sia urbo, loko ks. 
La redaktora teamo en regulaj periodoj liveros sonmaterialojn kun varia enhavo, por ke la paŝantoj povu amuziĝi kaj lerni dum sia sportagado. 

La programon rajtos partopreni personoj, kiuj pretos movi sin, mezuri siajn paŝojn aŭ faritajn distancojn kaj raporti pri tio almenaŭ unufoje semajne. Ne temas pri konkurado aŭ pri grandaj rekordaj distancoj, sed pri moviĝo, regula sportema vivmaniero. 
Iliaj kilometroj portos antaŭen la karavanon. Rekompence por la kilometroj en la marŝperiodo la kontribuintoj povos elŝuti niajn materialojn. 
Ni devas aldoni, ke nia paŝgrupo akceptas ankaŭ handikapulojn, kun kiuj ni volonte dividas la spertojn kaj travivaĵojn. 

Kvankam temos pri virtuala grupo kaj virtuala kunpaŝado, tamen la kalkuloj baziĝos je veraj kilometroj, kaj ni imagas eblojn je realaj kunvenoj kaj kunpaŝadoj. 

Ni planas lanĉi la prov-version en septembro 2019. Dum la unua jaro ni volas observi la interesiĝojn, zorge noti la bezonojn kaj la ideojn por poste baze de ili decidi pri la nove konstruota paĝaro. 

Por la reta projekto ni serĉas :

  • konsilantojn pri la enhavo kaj pri la programa parto de la projekto 

• grafikiston por krei la logotipon kaj kelkajn desegnaĵojn 
• urbojn, lokajn klubojn, Esperanto-centrojn, kiuj volas per materialoj informi pri si kaj pri sia agado kaj akcepti la virtualan karavanon 
• lingvajn kontrolantojn por la aperigotaj tekstoj
• redaktorojn kaj laŭtlegantojn de la publikigotaj sonmaterialoj
• programistojn, kiuj povos kontribui en la kreado de la definitiva programo 
• moralajn kaj financajn sponsorojn, subtenantojn 

Bonvolu legi pli en la aliaj subpaĝoj de la projekto. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.