Seminario en Germanio 2 (DE)

La 5a projektrenkontiĝo  en Germanio / Herzberg

 

 

Inter la 23a kaj 26a de majo 2015 Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, estraranoj de la Fondaĵo edukado.net partoprenis Grundtvig-seminarion en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio. 

Kiel jam komunikite, nia Fondaĵo Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budapeŝto) komunan Grundtvig-projekton, titolitan Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili

 

La nuna kunveno estis jam la kvina renkontiĝo, samtempe la kvara seminario de la partoprenaj grupoj. Post la renkontiĝoj en Pollando, Nederlando kaj Hungario ĉi-foje la partoprenantoj kunvenis en la Esperanto-urbo Herzberg, kie gastigis ilin la Interkultura Centro de la urbo. La gastoj ekkonis la regionon, la naturajn belecojn kaj vidindaĵojn de la urboj Sieber kaj Duderstadt, kaj partoprenis la tradician urban festmarŝadon kaj stratfestivalon, organizitan de la pli ol 475-jara klubo de pafistoj kaj ĉasistoj. Nia internacia grupo de ĉ. 10 nacioj, ekipita per Esperanto-flagoj, ombreloj, kaj ĉiu nacigrupo de siaj naciaj flagoj tramarŝis la urbon inter la lokaj fajrobrigadanoj kaj blovorkestro. En la programo estis ankoraŭ vizitado de la loka kastelo, komuna fotado ĉe la Zamenhof-monumento de la urbo kaj pluraj komunaj manĝoj kaj festoj. 

La lokan folkloron, fakte korusan kantadon, prezentis al la projektanoj du muzik- kaj kantgrupoj: Harzklub Pöhlde kaj Siebertaler. Niaflanke la Esperanto-kantisto Jomo amuzis kaj la projektanojn kaj la lokan publikon. 

Danke al la pola grupo ni havis okazon plurfoje ĝui ankaŭ la danc- kaj kantprogramojn de la junulara grupo de poloj, du filmprezentojn de Roman Dobrzyński, mem partoprenanto, kaj artan tibetan gong-koncerton de muzikisto, membro de la pola grupo. 
La 4an seminarion de la baldaŭ finiĝonta projekto fermis oficiala akcepto en la urbodomo, kie ni renkontis la novan urbestron de la Esperanto-urbo, al kiu ni ĝentile transdonis kaj mesaĝojn kaj konsilojn por la plua direktado de tiu mondfama urbo. 
La gvidantoj de la projektgrupoj fine kunsidis por pridiskuti la fermajn administrajn taskojn kaj raportfarendaĵojn.
Paĝo de la projekto ĉe edukado.net    -  Komuna partnera paĝo de la projekto Jam kelkaj fotoj videblas en nia albumo

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.