Kiel fariĝi nevo

Proceduro por genevoj

Kiel aliĝi al Ekparolu! 

 

1. Komenco – aliĝo

1. Informiĝu pri la projekto

https://edukado.net/ekparolu

2. Fariĝu membro de edukado.net (se vi ankoraŭ ne estas membro). Plenigu la aliĝformularon.

3. Vidu en la punkto nr. 2 kion vi devas plu fari. 

2. Ĉu via nivelo taŭgas por studi kun ni?

Ni volas vidi ĉu vi lingve kaj teknike estas preta por labori en Ekparolu!

Vi havas tri eblojn por pruvi tion. Elektu el ili UNU, ĉu  A  ĉu B ĉu C.

A. Testoj: Ni havas kelkajn testojn kiujn vi povas solvi kaj post sukcesa solvado vi estos akceptita kiel nevo/nevino.

                 La testojn vi povas komenci kiam vi volas. Vidu sube la parton 2.A. Testoj.

B. Persona interparolado kun unu el niaj geonkloj pere de ZOOM. Se vi pli ŝatas tiun manieron, vidu la suban klarigon ĉe 2.B.  

C. Vi povas aliĝi al Ekparolu! ankaŭ tiel, se via instruisto aŭ konanto (kiu koans vin bone), rekomendas vin al ni.

     Vidu la detalojn ĉe punkto C.

2. A.  Aliĝo per testoj

1. Por fariĝi nevo/nevino vi volas solvi kelkajn testojn. 

    En la mallongaj testoj ni demandos vin pri la programo Ekparolu! kaj

    pri bazaj vortoj kaj gramatikaĵoj.  

2. Por ricevi eblon solvi la testojn, bonvolu plenigi la formularon

    (Post la peto eble vi devos atendi iom, ĝis ni reagos kaj sendos la ligilon.) 

3. Post sukcesa solvado de la testoj vi ricevos la staton "nevo" aŭ "nevino".

    (Aperos la etikedo sur via profilfoto)

Nia Ĉefnevino, Maria kontaktos vin por helpi en la unuaj paŝoj kaj mendo de sesioj. 

2. B. Aliĝo per persona interparolado

Se vi elektas tiun manieron, vi ne bezonas solvi testojn, sed vi devos renkonti en ZOOM unu el niaj onkloj aŭ onklinoj, kiu parolos kun vi por interkonatiĝi kaj vidi ĉu via nivelo sufiĉas por labori kun ni.

La renkontiĝo daŭros ĉirkaŭ 20-25 minutojn.

Vi devas anonci vin per la suba formularo kaj atendi ke nia kolego skribu al vi kaj donu daton, horon kaj la ZOOM-ligilon por la renkontiĝo. 

Jen la formularo por mendi rendevuon. 

 

2. C. Aliĝo per rekomendo

Se vi elektas tiun manieron, vi ne bezonas solvi testojn, kaj vi ne bezonos konversacii kun ni en Zoom.

Petu vian instruiston aŭ kursgvidanton, kiu bone konas vian nivelon, ke li aŭ ŝi sendu mesaĝon al la ĉefonklino kaj atestu, ke vi havas la sufiĉan bazon por paroli. Li aŭ ŝi skribu, kiu vi estas, kiu estas via ensalutnomo ĉe edukado.net kaj skribu iom pri tio, de kie ŝi konas vin kaj kion vi jam kapablas fari. 

Ne forgesu, ke vi tamen devas esti membro de edukado.net!

Se vi bezonas helpon skribu al redaktanto(ĉe)edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.