Privateco

Deklaro pri privatecaj reguloj de edukado.net 

Ĉi-sube vi povas legi nian privatecpolitikon, kiun ni priskribas kaj publikigas laŭ la novaj leĝoj de la Eŭropa Unio. La privatecpolitiko koncernas niajn agojn kaj procedurojn, laŭ kiuj ni prizorgas viajn personajn datumojn, kiujn vi konfidis al la paĝaro www.edukado.net.
Baza principo: Viajn personajn datumojn ni traktas konfidence kun atento pri la valida datumprotekta 
regularo de EU (ĜDPR), en multaj landoj konata sub la anglalingva mallongigo GDPR.
Ni ne publikigas viajn personajn datumojn kaj ne pludonas ilin al alia organizaĵo aŭ privatulo.

Ni atentigas, ke ĉe la datentrafiko en la interreto (ekz. ĉe la komunikado per retpoŝto) ekzistas sekurectruoj. Pro tio ne eblas protekti la datenojn centprocente kontraŭ aliuloj.
Ni avertas, ke la kontaktinformoj, kiuj estas publikigitaj pri la membroj ĉe la uzantolistoj kaj aliaj sekcioj, ne rajtas esti uzataj de aliuloj por sendi nepetitajn inform- aŭ propagandmaterialojn. Kaze de sendo de nepetitaj propagandaĵo (ekzemple SPAMoj) aŭ nedezirataj petoj pri monhelpo, ni rezervas al ni la rajton je interveno kaj je juraj paŝoj.

La paĝaro estas redaktata de Katalin Kovats, atingebla retadrese redaktanto(ĉe)edukado(punkto)net. 

Pri la paĝaro redpondecas la ne-profitcela Stichting 'Fondaĵo' edukado.net, oficiale registrita sub la aktonumero 27348543 en la Komerca Ĉambro (Kamers van Koophandel) en Hago (Den Haag) Nederlando sub la nomo la 16an de julio 2009.

1. Kolektataj datumoj

1.1. Personaj datumoj, aliĝilo, profilpaĝo 

Kelkajn el niaj servoj vi povas senprobleme uzi sen registriĝo ĉe la retpaĝo, sen indiko de ajna datumo pri vi. Se vi volas uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝo vi devas krei propran konton kaj ĉe la uzo-okazoj ensaluti.
Por bona funkciado de niaj servoj ni devas ĉe via registriĝo kolekti kaj prilabori kelkajn personrilatajn informojn. Temas pri la sekvaj datumoj:

  • Ensalutnomo
  • Retpoŝta adreso
  • Pasvorto

Via retpoŝta adreso kaj via pasvorto neniel kaj neniam estas videblaj al aliaj uzantoj. Ni nek malkaŝas tiujn datumojn al aliuloj, nek transdonas ilin al ili alimaniere. En kazo de forgeso de via pasvorto la redaktoro ne povas helpi, ĉar la pasvortoj eĉ al la redaktoro ne estas konataj. En la aliĝpaĝo eblas peti novan pasvorton, kiun programo generas kaj sendas al vi, sen ke la redaktoro sciu pri la peto aŭ vidu la pasvorton.

La jenaj registriĝdatumoj de la uzantoj ĉiam estas plene videblaj al aliaj registritaj uzantoj:

  • Ensalutnomo
  • Dato de la registriĝo ĉe la retpaĝo
  • Dato de la lasta ensaluto

Ĉar la celo de nia retejo estas kunlaborigo de instruantoj de Esperanto, por kelkaj servoj de la retejo necesas scii kaj publikigi pliajn datumojn. Tiucele ĉe la membriĝo en la formularo troviĝas pliaj rubrikoj:
Devige plenigendaj, sed laŭelekte publikaj aŭ ne:

  •  Plena nomo
  •  Naskiĝdato
  •  Loĝlando
  •  Profesio
  •  Lingvonivelo
  •  Instruado de Esperanto

Libere aldoneblaj sed laŭelekte publikaj aŭ ne:

  • Sekso
  • Adreso
  • Telefonnumero
  • Laboraktiveco
  • Profilfoto
  • Sinprezento

Ĉiujn erojn en la supraj du listoj la uzantoj povas marki videblaj por la aliaj uzantoj, do, publikaj aŭ kaŝitaj. Kiam iun datumon la uzanto markas ne-publika, la datumo aŭtomate estos kaŝita kaj uzata nur por sumaj statistikaj informoj.
La profilinformojn la uzantoj kiam ajn povas modifi en la parto MIA ANGULO:
Tie eblas aldoni informojn, fari ilin publikaj aŭ ĝuste kaŝitaj, kaj eventuale nuligi la
konton.

1.2. Personaj datumoj ĉe la diversaj partoj kaj servoj de la retejo
La retpaĝaro enhavas diversajn lernomaterialojn, ekzercojn, kursojn, forumon, korespondan servon, gastlibron, ludon (RISKO) kaj aliĝilon al ekzamenoj, liston de sukcesaj ekzameniĝintoj.
En diversaj partoj de la paĝaro la servilo kolektas kaj konservas informojn diversmaniere kaj diversnivele. Vidu la subajn punktojn kaj la klarigojn.

 1.2.1. En la kursoj en la KLERIGEJO
ni kolektas kaj publikigas informojn pri lernprogreso de la registritaj kursanoj, ekz. pri la nombro de sukcese solvitaj lecionoj, rezultoj de la solvitaj testoj.
Tiuj datumoj estas videblaj nur por la koncerna uzanto kaj la kursgvidanto(j).
 

1.2.2. En la ludo RISKO
la registritaj uzantoj povas vidi

  • la liston de konkurantoj laŭ ilia ensalutnomo
  • la atingitajn rezultojn (poentojn, ludtagojn, procentaĵojn) en la kurantaj monato kaj jaro, kaj la sumigitajn rezultojn
  • la fakton, ĉu en la koncerna tago la ludanto ludis aŭ ne
  • la liston de ripozantaj ludantoj, kiuj transiris almenaŭ unu ŝtupon de la du etapoj (1000 kaj 1400 ludtagoj)
  • la sukceslistoj indikas la nombron de gajnoj kaj la nombron de ricevitaj donacoj

Forigon el la listo de RISKO-ludantoj eblas peti en mesaĝo al la redaktoro.

1.2.3. La sekcio KURSEJO
celas ĝuste kolekton kaj publikigon de informoj pri kurantaj Esperanto-kursoj. Tiel la membroj, kiuj registras tie sian agadon, konscie faras tion kaj konsentas pri vidigo de

  • Nomoj
  • Retadreso
  • Nomo kaj adreso de la kursejo/lernejo
  • Detaloj pri la kursoj

Baze de la informoj kreiĝas statistika paĝo kie la datumoj aperas en resumita formo, do, ne eksplicite, sed de tie, pere de klako al kelkaj statistikaj grafikaĵoj, eblas alveni al detala listigo kun datumoj. Ekz. ĉe movadaj kursoj.
En okazo de malkonsento pri la publikigo de tiuj informoj la registrantoj de kursoj povas nuligi sian registraĵon ĉe la koncerna sekcio, uzante la redaktobutonon.

1.2.4. En la sekcioj Instrumaterialoj, Dosierujo, Katalogo kaj Filmejo
ni aperigas ekzercojn, dokumentojn kaj kolektas opiniojn pri ili.
La aŭtoroj estas indikitaj per propra nomo, transskribita retadreso, kaj videblas ankaŭ la profilpaĝo de la koncernulo.
Ĉe la komentoj de la membroj videblas la profilnomo de la komentinto kun ligo al ties profilpaĝo.

1.2.5. La Panteono
estas kolekto de prezentoj pri niaj meritplenaj pedagogoj.
Vivantoj liveras mem pri si la informojn kune kun la konsento publikigi ilin, do, estas ilia respondeco la publikigitaj enhavo kaj foto.
Koncerne la informojn pri forpasintaj pedagogoj ni ricevis la tekstojn aŭ de la persono mem antaŭ ties morto aŭ ni uzis aliajn fontojn, kiuj estas ĉiam indikitaj fine de la prezentoj.

1.2.6. Koresponda Servo
estas loko, kie registritaj membroj publikigas pri si mem prezentojn. La aperigitaj informoj kaj enhavo estas ilia respondeco.

1.2.7. Forumo
enhavas multajn diskutĉenojn.
La kontribuntaj membroj postlasas mesaĝon laŭ siaj ensalutnomoj kun ligo al la profilpaĝo.
Publikaj mesaĝoj en diskutforumoj estas konservataj por ĉiam, kaj se ilin ne forigas la koncernaj uzantoj, kiuj ilin enmetis, aŭ la administrantoj de la paĝaro, ili restas en la servilo. La mesaĝoj kaj rilataj informoj restas konservitaj en la servilo, eĉ se la koncernaj uzantoj malaliĝas de la retpaĝaro. Se vi partoprenas la diskutojn en la forumoj, aliaj uzantoj povas observi viajn aktivaĵojn.

1.2.8. KER-ekzamenoj: aliĝiloj, fierlisto
Edukado.net administras kaj organizas en la nomo de UEA kaj de la hungara lingvoekzamena centro ORIGO* la mondajn KER-ekzamenojn.
Ĉe la listo de la okazontaj sesioj kaj aliĝoj videblas la retadresoj kaj nomoj de la lokaj organizantoj. La koncenuloj konsentis pri la publikigo de tiuj informoj pere de plenigo de organiza formularo pri okazonta sesio.
La aliĝformularoj, per kiuj la kandidatoj aliĝas al ekzameno, entenas plurajn personajn datumojn, kiuj estas traktataj konfidence kaj neniam vidigitaj publike en la retejo.
El tiuj informoj la bazajn, kiel estas la retadreso, adreso, nomo, naskiĝdato, ricevas la lokaj organizantoj, kiuj subskribas dokumenton pri tio, ke ĉiujn informojn pri la ekzameno kaj kandidatoj ili traktas konfidence.
Ĉiujn informojn de la ekzamenkandidatoj ni pludonas al ORIGO, lingvoekzamena instituto en Hungario,*  al Universala Esperanto-Asocio**, ĉar edukado.net rolas nur kiel ilia organiza servo.

La fierlisto entenas la liston de sukcesintaj kandidatoj.
Baze la informoj tie aperas nur kun numero de la atestilo, lando, ekzamennivelo kaj tipo, akiritaj poentoj kaj ekzamenjaro.
Plena nomo de kandidato aperas tie nur se pri tio la sukcesinto mem konsentis en la aliĝformularo, en mesaĝo aŭ mem aktivigis la aperigon de la informo.
Jam publikigitan nomon eblas re-kaŝi, se la koncernulo klakas al sia registraĵo kaj modifas ĝin aŭ petante tion al la redaktoro.

1.2.9. Fotoalbumo
kolektas fotojn laŭ eventoj. Kutime ni publikigas fotojn faritajn de la redaktoro aŭ de aliuloj kun la nomo kaj permeso de la fotinto kaj fotito(j). Ni malofte aperigas la nomojn de la fotitoj. Se tiaĵon vi vidas, la publikigo okazis kun la konsento de la fotitoj.

1.2.10. Sur la Subtenpaĝo
estas ĝirebloj kaj listigo de niaj donacoj kaj donacintoj. Nia retejo funkcias danke al donacoj kaj por la travidebleco estas necese malferme publikigi la financan situacion kaj traktadon de donacoj. Kiel ajn venas donaco al nia fondaĵo, la donacinto havas eblon indiki ĉu lia donaco estu listigita kiel tiu de anonimulo aŭ kun nomo. Do, la videblaj nomoj kaj sumoj sur tiu paĝo estas kun la konsento de la koncernuloj.
La sama listo aperas en la jaraj raportoj.
Se vi volas ke via nomo malaperu el la listo, bv. kontakti la redaktoron, indiki la forigendaĵon laŭ numero, nomo kaj sumo.

1.2.11 Ekparolu!
estas servo por parigi homojn por komuna lernado. Komencintoj serĉas por si taŭgan helpanton. Reciproka, malferma prezentiĝo nepras en tia kunagado.
Aliĝintoj al tiu ĉi programo (la genevoj kaj geonkloj) akceptas vidigon de la profilpaĝo, sinprezento, agendo kaj ebligas tra sia skajpnomo kontaktiĝon kun antaŭe de li/ŝi mem akceptita partnero.
Genevoj ricevas taksadon pri siaj konoj, pretigitajn fare de geonkloj, kiuj funkcias kvazaŭ iliaj instruistoj. Tiuj taksadoj kaj opinioj estas konfidence traktataj kaj estas videblaj nur al la nevo/nevino mem kaj al la geonkloj, kiujn la nevo/nevino mem elektis kiel sian helpanton.
La listo de kunlaborantoj de tiu ĉi programo ne estas publika, nur la koncernuloj vidas sin mem.
En la paĝo EKS-nevoj aperas informoj pri la finstudintaj genevoj, sed nur la profilnomo, nomo kaj profilfoto.
En okazo kiam nevo/nevino ne volas aperi en tiu listo, necesas averti la redaktoron.

1.2.12. En la Gastlibro
ĉe postlasitaj komentoj oni devas indiki sian nomon (kiu povas esti ankaŭ fantazia), sed ne devas postlasi sian retadreson. Por tiu lasta estas rubriko, sed ĝia plenigo estas libervola. En tiuj okazoj, kiam oni indikas sian retadreson, la paĝaro transformas ĝin tiel, ke ĝi ne estu aŭtomate trovebla de robotoj, kiel ekz. redaktanto [ ĉe ] edukado [ punkto ] net .

1.3. Kontaktiĝo de la membroj

La registritaj uzantoj povas sendi mesaĝojn unu al la aliaj. La privataj mesaĝoj, kiuj estas konservataj en la servilo de la retpaĝo, neniam estas videblaj al aliaj uzantoj, nek al la redaktoro.
La mesaĝoj iras al la kutima retpoŝtservilo de la adresito, sed tiu ne vidas la retadreson de la sendinto, nur tiun de la retejo. Por respondi al la mesaĝoj la persono devas ensaluti kaj en sia mesaĝfako skribi al la mesaĝinto.
Ĉiu povas retrovidi siajn skribitajn mesaĝojn grupigitajn laŭ la korespondpartneroj kaj laŭ kronologia ordo. La mesaĝoj aŭtomate estas forigataj de la servilo, se ĉiuj koncernaj uzantoj forigas ilin en siaj mesaĝejoj.

1.4. Kiel la redaktejo komunikas al siaj membroj
La retejo ne aperigas reklamojn, sekve ne sendadas ankaŭ negoccelajn mesaĝojn de alia firmao aŭ asocio.
Pri la novaĵoj de diversaj partoj de la retejo oni povas mendi kaj kiam ajn malmendi avertmesaĝojn pri la sekvaj sekcioj kaj iliaj novaj eroj:

  • Diplomlaboraĵoj
  • Dokumentujo
  • Filmejo
  • Fotoalbumoj
  • Instruiloj
  • Katalogo
  • Koresponda Servo
  • Kursejo
  • Novaĵoj
  • Panteono

Krome eblas mendi grupigitajn novaĵojn, kie en unu mesaĝo, disiranta ĝenerale en ĉiu dua semajno aperas la novaj eroj.
Vi povas mendi aŭ malmendi abonojn ĉe MIA ANGULO.
Krom la menditaj novaĵinformoj la redaktejo sendas al uzantoj kelkfoje retpoŝtajn mesaĝojn en la sekvaj okazoj:

  • konfirmkodojn ĉe la registriĝo
  • jare du-tri mesaĝojn pri raporto kaj pri gravaj administraj aferoj
  • jare maksimume du-tri fojojn al diversaj celgrupoj (membroj de iu lando aŭ fakgrupo, membroj de speciala servo de la retejo (ekz. RISKO-ludantoj) pri por ili interesaj novaĵoj)
  • aŭtoroj aŭ koncernuloj de iu parto de la retejo ricevas mesaĝon kiam la dokumento de la koncernulo ricevas komenton
  • studantoj en la KLERIGEJAJ KURSOJ ricevas mesaĝe siajn rezultojn kaj kelkajn komunikaĵojn

La mesaĝoj sendataj de la kunlaborantoj de la retpaĝaro estas konservataj. La sistemo de la paĝaro konservas ĉiujn retpoŝtajn adresojn, al kiuj la sendado estis malsukcesa, por povi peti la aktualigon de la koncernaj retpoŝtaj adresoj. Tiuj ne estas publike videblaj.

1.5. Protokolinformoj
Nia servilo protokolas informojn pri ĉiu vizito kaj voko de ajna dosiero (ekz. informojn pri la uzata retumilo, dato kaj horo de la vizito). Tiuj informoj ne estas personrilataj. Tio signifas, ke ni ne havas la eblon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

1.6. Kuketoj
Kuketoj estas malgrandaj dosieroj en la komputilo de uzanto, kiujn instalas la retpaĝaro pere de la retumilo. Ili estas uzataj por disponigi la datumojn pri la uzanto al la servilo je pli posta momento.
Nia retpaĝaro uzas du diversajn specojn de kuketoj:

  • Provizoraj kuketoj: por faciligi la uzadon de la retpaĝaro estas uzataj tiel nomataj sesi-kuketoj. Tiuj kuketoj enhavas hazarde kreitan identigan numeron, tiel nomatan sesio-ID. La provizoraj kuketoj estas aŭtomate forigataj post la fino de ĉiu sesio.
  • Daŭraj kuketoj: pere de ili eblas konservi salutnomon kaj pasvorton en ĉifrita formo en via komputilo. Per la funkcio "Memoru min" dum la ensaluto vi povas konservi tiun kuketon por ebligi aŭtomatan ensalutadon. Tiu kuketo estas aŭtomate forigata post 30 tagoj, sed povas esti forigita ankaŭ pere de normala elsaluto.

Krome kaj pere de la provizoraj kuketoj kaj pere de la daŭraj kuketoj estas konservataj ankaŭ la agordoj de la uzanto, kiel ekzemple informoj pri la lingvo. Tio okazas por faciligi la uzadon de la retpaĝo.

Vi povas malŝalti la uzon de kuketoj aŭ por nia retpaĝo aŭ ĝenerale por ĉiuj retpaĝoj. Tion vi povas fari ĉe la agordoj de via retumilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helppaĝoj de la diversaj retumiloj. Ĉe malaktivigo de kuketoj vi tamen ne plu povas uzi kelkajn funkciojn, kiel ekz. la aŭtomatan ensalutadon ĉe la retpaĝo.

1.74. Google Analytics
Nia retpaĝo uzas "Google Analytics". Temas pri la servo de la entrepreno Google Inc (1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, USA; "Google") por analizo de la retpaĝaroj. "Google Analytics" uzas kuketojn, do dosierojn, kiuj estas konservataj en via komputilo por ebligi analizon de via uzado de la retpaĝaro.
La ricevitaj informoj pere de la kuketoj pri via uzo de la retpaĝaro kutime estas sendataj al la servilo de "Google" en Usono, kie ili konserviĝas. Ni aktivigis "IP-anonimigilon" en la sistemo, tio signifas, ke ĉiuj IP-adresoj ene de la landoj de la Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia-Regiono estas unue mallongigataj.
Nur en esceptaj okazoj oni sendas la kompletan IP-adreson al la servilo de Google en Usono kaj nur tie mallongigas ĝin. Laŭ nia peto Google uzos tiujn informojn por pritakso de via uzo de la retpaĝaro kaj por krei por ni raportojn pri la aktivaĵoj ĉe la retpaĝaro kaj pri aliaj rilataj servoj. Kadre de "Google Analytics" pere de via retumilo, sendataj IP-adresoj ne estas ligataj al aliaj datumoj de Google.
Vi povas malpermesi la konservadon de kuketoj pere de agordoj de via retumilo; ni tamen avertas vin, ke en tiu okazo vi ne povos plene uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝaro.

Krome vi povas eviti la kolekton, uzon kaj prilaboradon de viaj informoj (inkluzive de via IP-adreso) pere de kuketoj de Google, se vi ĉe la sekva ligilo http://tools.google.com/dlpage/gaoptout?hl=de elŝutas specialan programeton por via retumilo kaj instalas ĝin.

2. Uzo de sociaj retejoj

2.1. Deklaro pri privateco pri la uzado de Facebook
En la retpaĝaro estas uzataj kromprogramoj de la socia retejo Facebook (1601 South California Avenue, Palo Alto, CA 94304, USA), kiun vi rekonas en la retpaĝaro pere de la Facebook-logotipo aŭ la butono "Mi ŝatas" aŭ "Plaĉas al mi" ktp. Superrigardon pri ĉiuj Facebook-kromprogramoj vi trovas ĉe la sekva Facebook-paĝo: http://developers.facebook.com/docs/plugins/.
Dum la vizito de la retpaĝaro pere de la kromprogramo via retumilo estas rekte konektata kun la Facebook-servilo, per tio Facebook ricevas la informon, ke vi vizitis nian paĝaron pere de via IP-numero. Se en tiu momento vi estas ensalutinta ĉe Facebook kaj klakas al "Mi ŝatas" aŭ la "Dividi"-butonon de Facebook vi ligas la enhavon de nia paĝaro al via Facebook-profilo, tiamaniere Facebook povas ligi la viziton de nia paĝaro al via Facebook-konto. Ni atentigas, ke ni ne konas la enhavon de la transdonataj datumoj kaj ties uzon fare de Facebook. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la Deklaro pri privateco de Facebook: http://www.facebook.com/about/privacy/.
Se vi ne deziras, ke Facebook ligu la viziton de nia paĝaro al via Facebook-uzantkonto, bv. elsaluti antaŭe el via Facebook-konto.

2.2. Deklaro pri privateco pri uzado de Google+
Per uzado de la butono de Google +1, vi povas publikigi informojn al la tuta mondo. Pere de tiu butono vi kaj aliaj uzantoj ricevas personigitajn enhavojn de Google aŭ de partneroj de Google. Google konservas kaj la informojn, ke vi por iuj enhavoj klakis al +1, kaj la informojn pri la paĝaro, kiun vi rigardis dum la klako. Viaj klakoj de +1 povas esti montrataj kiel sugestoj kune kun via profilnomo kaj via foto en Google-servoj, kiel ekzemple en serĉrezultoj aŭ en via Google-profilo, aŭ en aliaj paĝaroj kaj anoncoj. Google konservas la informojn pri viaj +1-aktivaĵoj por povi plibonigi la Google-servojn por vi kaj por aliaj. Por uzi la +1-funkcion vi bezonas tutmonde videblan, publikan Google-profilon, kiu devas enhavi minimume la profilnomon elektitan de vi. Tiu nomo estas uzata en ĉiuj Google-servoj. En kelkaj okazoj tiu nomo ankaŭ povas anstataŭi alian nomon, kiun vi uzis ĉe la divido de enhavoj pere de via Google-konto. La identeco de via Google-profilo povas esti montrata al la uzantoj, kiuj konas vian retpoŝtadreson aŭ kiuj havas aliajn identigajn informojn pri vi.
Apud la supre klarigitaj uzceloj la donitaj de vi informoj povas esti uzataj kongrue kun la validaj Google-kondiĉoj pri privateco. Google publikigas laŭeble resumitajn statistikojn pri la +1-aktivaĵoj de la uzantoj kaj pludonas ilin al uzantoj kaj partneroj, kiel ekzemple reklamistoj, publikigistoj kaj ligitaj retpaĝoj.

3. Sciigo, redakto, baro aŭ forigo de datumoj

3.1. Sciigo pri la konservitaj datumoj
Kiel uzanto de la retpaĝo vi havas la rajton, senkoste peti informojn pri la personaj informoj, kiujn ni konservis pri vi. Laŭ bezono bv. sendi retpoŝtan mesaĝon al redaktanto/ ĉe /edukado.net. Por ke ni povu doni al vi tiun informon, ni bezonas la sekvajn informojn por povi identigi vin: salutnomon, antaŭ- kaj familian nomon, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton.

3.2. Redakto de la datumoj
Kiel uzanto de la retpaĝo, vi ĉiam havas la rajton korekti la malĝustajn informojn, kiujn ni konservis pri vi en la servilo. Sed la plej facila eblo por fari tion estas ŝanĝi la proprajn informojn memstare. La personajn informojn vi povas prilabori ĉe https://edukado.net/mia 

3.3. Baro kaj forigo de la datumoj
Por forigi viajn uzantdatumojn, ni bezonas la sekvajn informojn de vi por povi identigi vin: salutnomon, antaŭ- kaj familian nomojn, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton. Por tiu celo bv. sendi al ni retpoŝtmesaĝon al la sekva retpoŝtadreso: redaktanto / ĉe / edukado.net. En la okazo, ke ni ne rajtas forigi la informojn pro leĝaj, kontraktaj aŭ impostaj konservodevoj, ni ilin baras anstataŭ forigi.

4. Ŝanĝoj

La deklaro pri privateco povas de tempo al tempo ŝanĝiĝi, tamen viaj rajtoj, kiuj estas garantiataj en tiu ĉi deklaro, ne estos limigataj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni publikigas en nia paĝaro. Se okazas tre gravaj ŝanĝoj de la deklaro pri privateco, ni informas la uzantojn pri tio (ankaŭ pere de retpoŝto en speciale gravaj okazoj).

5. Informado al la membroj pri la privatecdeklaro

Laŭ la novaj leĝoj de la Eŭropa Unio la detala klarigo pri privatec-politiko de edukado.net devas aperi plej malfrue la 25an de majo 2018. Ni aperigas la deklaron la 24an de majo 2018.
Pri tiu fakto la membroj estos informitaj pere de aparta mesaĝo, kiu mallonge klarigas al ili la esencon de la dokumento kaj indikas al ili kie ili povas kontroli siajn datumojn kaj kie ili povas ŝanĝi ilin, kie eblas mendi kaj malmendi servojn kaj novaĵleterojn, kie eblas starigi demandojn pri la privatecpolitikaj punktoj aŭ kiel ili povas rekte nuligi siajn kontojn ĉe edukado.net.

Ni esperas, ke la klarigoj estas klaraj, nia prizorgado de viaj datumoj kontentigas vin kaj ni akiris vian pluan fidon, sekve vi daŭre restos membro de la retejo.
Okaze de informmanko ne hezitu kontakti la redaktoron, kiu ĉiam staras je dispono por doni pliajn klarigojn kaj respondi al demandoj pri la temo de la privateca politiko de la retejo.

Hago, Nederlando, la 23an de majo 2018
Katalin Kovats, redaktoro 

 

* parto forigita en decembro 2020. 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.