Novaĵoj

Dek du novaj premiitoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-12-12 18:34:31

Okaze de la 23a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago - kiel tradicie - ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek du kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj. ...

Legi pli...

Forpasis Claude Gacond

Kategorio: Movado; Dato: 2024-11-17 21:04:24

Nia redakcio kun malĝojo anoncas grandan perdon de la movado, la forpason de svisa pedagogo Claude GACOND , kiu riĉigis la Esperanto-movadon kaj kulturon per pluraj gravaj kontribuaĵoj.  En 1962 li transprenis la funkcion de Esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia , kiel posteulo de Edmond Privat (1889-1962) kaj kun sia edzino, kiu dialogis kun li, li plenumis tiun elsendan laboron dum 30 jaroj ĝis 1992. En 1967 definitive statute fondiĝis la planlingva fako 'Centre de documentation et d'étude sur la...

Legi pli...

Memorkonferenco okaze de la 100-jara jubileo de I. Szerdahelyi

Kategorio: Movado; Dato: 2024-11-06 10:41:54

Memorkonferenco okaze de la 100-jara jubileo de István Szerdahelyi La Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko de la Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd (ELTE) kaj la Interlingvistikaj Studoj de la Poznana Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU, en Pollando) kune organizis tuttagan memorkonferencon en ELTE, la 18an de oktobro 2024 por rememori pri la agado kaj atingoj de prof. Szerdahelyi (1924-1987), fondinto kaj gvidanto de la Esperanto-fako de ELTE (1966-87), instituciiganto de universitataj instruado kaj esplorado de esperantologio kaj interlingvistiko....

Legi pli...

Novaj datoj por la C2-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-10-09 09:13:45

Ni informas vin ke ni ŝanĝis la datojn de la C2-KER-ekzamenoj.  Eblas ankoraŭ aliĝi ĝis la 15a de oktobro:  Aliĝilo:   https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj Pliaj informoj pri enhavo, provtestoj kaj aliaj troveblas ĉi tie en la novaĵoj.

Legi pli...

Poznano: Dek novaj trejnitoj pri instruado

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-09-24 13:00:44

Kiel vi jam povis legi en Poznano ĉi-septembre okazis la lastaj ekzamenoj, kaj per tio finiĝis la 26-jara universitatnivela instruado de interlingvistiko. La nuna fino de la studoj signifas finon ankaŭ de la universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. La studentoj de IS en la tria jaro ĉiam povis elekti studfakon, pri kiu ili specialiĝis. Inter tiuj elektebloj estis ankaŭ metodologio, kies programon ni plilarĝigis aldonante eblon al movadaj interesiĝantoj, kiuj aliĝis al la programo por ties lasta jaro kaj ricevis ne universitatan diplomon, sed atestilon pri la unujara multflanka studado. ...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 172

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.