Novaĵoj

Esperanto-Kurso virtuala kaj senpaga

Kategorio: Movado; Dato: 2026-09-13 09:22:56

Ekde 2020 UEA kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn, principe por komencantaj hispanparolantoj.

En diversaj jaroj aliĝis kiel partneroj ankaŭ TEJO, Hispana Esperanto-Federacio, Meksika Esperanto-Federacio kaj aliaj landaj asocioj kaj Esperanto-grupoj. La agado okazas ĉefe kadre de la Amerika Komisiono de UEA. Ĝi samtempe kontribuas al la informado, instruado kaj reta disvastigado de Esperanto kaj subtenas la Virtualan Kongreson.

Tamen, kiel en 2025, por 2026 tiu agado denove proponas gravan aldonon: krom la baznivelaj klasoj, okazos ankaŭ meznivela kurso tute en Esperanto. Por faciligi la komprenadon, la instruistoj uzos klaran, malrapidan kaj simpligitan lingvaĵon por instrui, klarigi kaj respondi demandojn. Tial ankaŭ homoj, kiuj jam eklernis Esperanton sed ankoraŭ ne sentas sin fluaj, estas kuraĝigataj partopreni kaj plibonigi sian lingvonivelon en amika etoso.

Alia ĉi-jara grava novaĵo estas la okazigo de baznivela kurso ankaŭ en la indonezia lingvo. UEA strebas kontribui al la kreskigo de la Esperanto-komunumoj en Azio, kaj tiucele la kurso okazos kunlabore kun Indonezia Esperanto-Asocio kaj Indonezia Esperantista Junulara Organizo.

Dum la pasintaj jaroj aliĝis al la kursoj pli ol 2 500 homoj el 29 landoj. La kursoj estas senpagaj kaj en sia nuna formato celas kaj komencantojn kaj progresantojn. La lernantoj ricevas aliron al ampleksa lernmaterialo, parolsesioj kaj virtualaj lecionoj gvidataj de spertaj esperantistoj. La volontulaj instruistoj traktas ne nur la lingvajn bazojn kaj prononcadon, sed ankaŭ la historion de Esperanto, panoramon de la Esperanto-movado kaj aliajn temojn.

En 2026 la kursoj, al kiuj jam aliĝis pli ol 500 lernontoj, okazos de la 20-a de septembro ĝis la 15-a de novembro, tiel ke ĉiuj lernintoj povos post konkludo de la kurso tuj sperti Esperantujon per partopreno en la Virtuala Kongreso de Esperanto.

La kursojn oni proponas al lernantoj laŭ diversaj horaroj, tiel ke en ĉiu tago okazu pli ol unu ero: okazos hispanaj baznivelaj lecionoj je taŭgaj horoj por Ameriko kaj Eŭropo, kaj indoneziaj baznivelaj lecionoj je taŭgaj horoj por Indonezio. Aldone lecionoj de la meznivela kurso okazos je diversaj tempoj tial, ke ĉiuj esperantistoj de la mondo povu aliĝi, sen ajna bezono paroli alian lingvon, nur Esperanton. Okazos ankaŭ legogrupoj kaj kromsesioj por solvi dubojn, pliesplori temojn kaj amike esperantumi kun lernantoj de aliaj klasoj kaj invititaj ĉeestantoj.

Ĝis la 19-a de septembro eblas aliĝi al la kurso, ĉu kiel komencanto kaj eklerni Esperanton per la hispana aŭ la indonezia, ĉu kiel progresanto kaj plibonigi sian Esperanton per facila kaj simpligita Esperanto, ĉu kiel kunlaboranto: ĉio per la ligilo https://esperantokurso.com/eo, kie ankaŭ troviĝas kelkaj eblaj demandoj kaj respondoj, krom detala informo kaj enhavo. Ankaŭ eblas sekvi ĉiujn novaĵojn pri la kurso per ties oficiala Instragam-konto: instagram.com/esperantokurso.

Ĉiujare la enhavo de la kurso pliboniĝas kaj la instrumetodoj evoluas. En 2024 Luis Obando, ĝia ĉeforganizanto kadre de la Virtuala Kongreso, prelegis pri la kurso kaj ties instrumetodoj (youtu.be/PoHlykjE_ZI) kaj jam en 2020, okaze de la Tago de Ameriko (youtu.be/IAeaTnP1tFM), kelkaj el la lernintoj povis post la kurso plene sukcese prelegi, tute flue. La kurso ĉiam finiĝas per oficiala fermo, kiu enhavas kaj prelegojn de lernintoj kaj invitojn de Esperanto-organizaĵoj al ekaktivado en nia komunumo.

-------------

Aldone estas grave atentigi ke preskaŭ ĉiuj instruistoj havas KER-atestilojn, kaj ĉiuj instruistoj de la meza nivelo havas C2-atestilon.

Se iu el vi ŝatus partopreni iel (per prelego, leciono, aŭ alie) bonvolu rekte mesaĝi min, mi feliĉe bonvenigos vin!

Tre amike, Luis Obando

Al la listo 65 KER-sukcesintoj el 6 mondopartoj

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.