Novaĵoj
65 KER-sukcesintoj el 6 mondopartoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-09-05 19:06:36
KER-ekzamenoj en 2026: 64 ekzameniĝintoj kaj tutmonda atingo
La KER-ekzamenoj en 2026 montris kaj internacian amplekson kaj kreskantan flekseblecon de la ekzamensistemo. Inter junio kaj aŭgusto okazis sep ekzamenaj sesioj, ĉeestaj kaj retaj, kun 91 aliĝoj. Post 18 nuligoj efektiviĝis 73 ekzamenokazoj, plenumitaj de 64 diversaj ekzameniĝintoj el 19 landoj.
La ekzamenoj okazis je la niveloj B1, B2 kaj C1. Laŭ ekzamenokazoj, 29 estis je B1, 22 je B2 kaj 22 je C1. Entute 65 el la 73 ekzamenokazoj estis sukcesaj, kio signifas sukcesproporcion de 89 %. Laŭ unikaj personoj estis 56 sukcesintoj el la ekzameniĝintoj, do 87,5 %.
Ekzamenoj en tri mondopartoj
Ĉeestaj KER-ekzamenoj okazis en tri mondopartoj: en Sudameriko en João Pessoa (Brazilo), en Azio en Zaozhuang (Ĉinio), kaj en Eŭropo en Riga (Latvio), Gréziljono (Francio) kaj Graz (Aŭstrio). Al tio aldoniĝis la retaj ekzamenoj en julio.
La geografio de la rezultoj estis eĉ pli vasta. La sukces-registroj venis el 18 landoj kaj ĉiuj ses loĝataj mondopartoj. El la 57 sukcesaj registroj 28 estis el Eŭropo, 12 el Sudameriko, 11 el Azio, 4 el Nordameriko, kaj po unu el Afriko kaj Oceanio.
La plej multaj sukcesaj ekzameniĝintoj venis el Francio kaj Brazilo, po 11, sekvitaj de Ĉinio kun 7 kaj Usono kun 4. Aŭstrio, Belgio, Germanio kaj Japanio havis po 3 sukcesintojn. Tiel la kombino de lokaj kaj retaj sesioj ebligis al la KER-ekzamenoj atingi homojn multe pli vaste ol indikus nur la geografio de la fizikaj ekzamenlokoj.
La reto malfermis la ekzamenojn al la mondo
La retaj sesioj (kun skribaj kaj aŭdkomprenaj testoj) aparte kontribuis al tiu internacieco. La sume 27 testojn solvis 19 diversaj ekzameniĝintoj el 12 landoj. Ili reprezentis preskaŭ 30 % de ĉiuj ekzameniĝintoj de la raportperiodo.
La reta formo ankaŭ montris alian avantaĝon: la eblon pli flekseble kompletigi ekzamenon. La skriba kaj parola partoj ne nepre devas okazi samloke aŭ en la sama sesio. Naŭ ekzameniĝintoj kompletigis sian ekzamenon per partoj faritaj en du apartaj sesioj; ok el ili kombinis la du retajn sesiojn de julio, kaj unu kompletigis la B2-nivelon per partoj faritaj en Gréziljono kaj poste en Graz.
Entute, rigardante la 64 ekzameniĝintojn kiel personojn, 21 kompletigis kaj la skriban kaj la parolan partojn, 41 trapasis nur skriban ekzamenon kaj 2 nur parolan.
Graz: internacia KER-sesio meze de la UK
Apartan lokon en la ĉi-jara ekzamenado havis Graz, kie la 7-an de aŭgusto okazis KER-sesio kadre de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto.
Tie ekzameniĝis 15 personoj el 8 landoj: Francio, Aŭstrio, Belgio, Germanio, Britio, Svislando, Italio kaj Ĉinio. Fine ni havis 14 sukcesintojn el 7 landoj. La sesio estis unu el la plej internaciaj ĉeestaj ekzamenoj de la periodo kaj samtempe ofertis diversajn nivelojn kaj ekzamenpartojn.
La kongresa medio tiel montris sian apartan valoron: homoj el pluraj landoj jam troviĝas samloke, kaj la KER-ekzameno povas fariĝi natura parto de ilia kongresa programo.
Kontrolita vastigo de la ekzamenebloj
Ne en ĉiuj lokoj estis ofertitaj ĉiuj niveloj aŭ ĉiuj ekzamenpartoj. Tio estis konscia organiza elekto. En kelkaj lokoj okazis nur paperaj skribaj ekzamenoj, kaj en kelkaj kelkfoje ankaŭ la nombro de ofertataj niveloj estis limigita.
La celo estis vastigi la ekzameneblojn iom post iom, ofertante en ĉiu loko nur tion, kion oni povis organizi fidinde kaj laŭ la bezonata kvalito. La statistiko pri skribaj, parolaj kaj kompletaj ekzamenoj do reflektas ne nur la elektojn de la ekzameniĝintoj, sed ankaŭ tiun prudentan organizan strategion.
2026 en kelkaj nombroj: 91 aliĝoj · 73 ekzamenokazoj · 64 ekzameniĝintoj · 56 unikaj sukcesintoj · 65 sukcesaj ekzamenokazoj · 89 % sukceso laŭ ekzamenokazoj · 19 landoj inter la ekzameniĝintoj · 18 landoj en la sukcesa statistiko · fizikaj ekzamenoj en 3 mondopartoj · sukcesaj registroj el ĉiuj 6 loĝataj mondopartoj.
La spertoj de 2026 montras, ke la KER-ekzamenoj povas samtempe resti kvalite kontrolataj kaj fariĝi pli alireblaj. Lokaj paperaj sesioj, ekzamenado dum internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj retaj ekzamenoj ne estas konkurantaj modeloj: kune ili formas sistemon kapablan atingi ekzameniĝontojn en tre diversaj mondopartoj.
Kaj eble ĝuste tio estas la plej interesa mesaĝo de la ĉi-jara bilanco: la ekzamenlokoj troviĝis en tri mondopartoj, sed la sukcesoj atingis ĉiujn ses.
La rezultojn kaj la senpagajn PDF-atestilojn ni sukcesis dissendi al ĉiu ekzameniĝinto ene de unu semajno. Post la UK-sesio en Graz la teamo ne nur korektis, sed ankaŭ produktis kaj transdonis surpodie dum la fermo la belajn atestilojn al kvin el la sukcesintoj.
Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis en ajna maniero en la realigo de la ekzamenoj, ĉu per preparo de kandidatoj, testverkado, korektado, deĵorado, ekzamenado, transportado de testoj, loka organizado, per administraj kaj financaj laboroj aŭ per simpla informado pri la ekzamenoj.
GRATULOJN al ĉiuj kuraĝuloj kaj specialaj gratuloj al la sukcesintoj!
Ĉu povos okazi KER-sesio en Madagaskaro?
Plia bunteco de la ekzamenmapo atendeblas en novembro. KER-EC nun estas preparanta ĉeestan sesion en Madagaskaro por komenco de novembro 2026. Organizantoj, kandidatoj, loko kaj entuziasmo estas jam trovitaj, sed mankas financa bazo. Per donacado de 15 eŭroj oni povas subteni ekzameniĝon de unu kandidato. Subtenontoj anoncu sin ĉe ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net.
Raportis: Katalin Kovats, estro de KER-EC.
La ilustraĵon kreis AI.
| Al la listo | Gratulu la 100-jaran Norma Cescotti (IT) → |


