Novaĵoj
Gratulu la 100-jaran Norma Cescotti (IT)
Kategorio: Movado; Dato: 2026-07-05 11:43:10

Ni kore salutas Norma Cescotti, italan esperantistinon okaze de ŝia 100-jariĝo.
Sinjorino Norma eklernis Esperanton en 1981 kaj ekde tiam aktiva kaj ame uzas la lingvon, instruis ĝin en kurso, eĉ tra la reto en diversaj programoj ĝis sia 95a jaraĝo. Antaŭ kelkaj monatoj multaj el ni povis admiri ŝin, ĝui ŝiajn rakontojn pri siaj vivo kaj spertoj en Esperanto-Zoom-programo.
Norma nun eniris la Panteonon kie vi povas legi pri ŝia vivo kaj trovi ligilojn al kelkaj lastatempaj itallingvaj televidaj raportoj, kie ŝi parolas ankaŭ pri sia instruado de Esperanto.
Ni esperas, ke multaj el vi povos saluti ŝin kaj bondeziri al nia plej aĝa Esperanto-instruistino postlasante komenton en la Panteonon, kaj tiel ŝi tuj, aŭtomate ricevos viajn mesaĝojn).
Gratulojn Norma okaze de via datreveno kaj dankon pro ŝia laboro por Esperanto!
| Al la listo | Forpasis Przemysław WIERZBOWSKI → |


