Partneroj

Eksteraj rilatoj

La funkciigo de la paĝaro kaj ties propagando ĝis nun kreis kunlaboran rilaton kun multaj organizoj, instancoj, grupoj kaj individuoj. Sube ni listigas nur la plej fruktodonajn kontaktojn:

UEA
Edukado.net okazigas paroligajn kursojn dum UK-oj, partoprenis en la Referenckadra projekto kaj nia redaktoro organizas la novtipajn KER-ekzamenojn;
ILEI
Ekde 2008 sub la gvido de la prezidanto Stefan MacGill ni serioze kunlaboris kaj lanĉis plurajn komunajn projektojn, el kiuj eble la plej grava estas RITE (Reta Instruista Trejnado de Esperanto-instruistoj). Same bonega kunlaboro antaŭvideblas kun ILEI ekde 2013, kiam somere ĝia prezidanto fariĝis Mireille Grosjean, nia aktiva membro kaj kunlaboranto. 
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro, subtenata de ESF, kie jam dum pluraj sesioj Katalin kaj Sylvain gvidis kursojn, uzante la materialojn de la paĝaro;
www.lernu.net
Reciprokaj anoncoj, konsiloj, interŝanĝo de materialoj;
E@I kaj Espero
Reklamiloj, informado, varbado, kunlaboro pri la rekonstruo de la paĝaro;
Interkultura Centro Herzberg (DE)
Inform- kaj materialinterŝanĝo, komunaj trejnadoj;
Universitato Adamo Mickiewicz en Poznan
Partopreno en la metodikaj kursoj, trejnado de instruistoj, el kiuj pluraj fariĝis regulaj kaj valoraj kunlaborantoj de la paĝaro;
Eldonejoj: Litova Esperanto-Asocio, Flandra Esperanto-Ligo, KAVA-PECH, Stano Marček
Regula sendado de novaj eldonaĵoj;
Revuoj: La Ondo de Esperanto, Monato, Esperanto, IPR, Juna Amiko
Reciproka aperigo de informoj, artikoloj;
Similprofila retejo kiel edukado.net kun kiu ni interŝanĝas ideojn kaj materialojn.
www.magyarora.com

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.