Prezento

 

Kio estas la Manlibro?

Por bone kaj efike instrui nian lingvon, nia movado bezonas trejnitajn instruistojn, tiajn, kiuj havas pedagogiajn kaj metodologiajn konojn kaj spertojn, informojn pri modernaj metodoj, kiuj konas la plej modernajn lernilojn kaj helpilojn kaj kapablas organizi sian laboron, ĉu ene de la movado, ĉu responde al la postuloj de instituciaj kadroj.

Pro la fakto, ke ne facilas organizi ĉie ĉeestajn trejnadojn, multaj el niaj instruantoj bezonas almenaŭ faklibron kaj subtenon. La nova Manlibro plenumas kaj tiujn taskojn kaj disponigas materialojn ankaŭ por trejnadoj.

Kio novas en la nuna eldono?

  • La libro entenas 176 artikolojn de 12 aŭtoroj. La tri ĉefaj kontribuintoj estas: Katalin Kováts, Stefan MacGill kaj Birke Dockhorn. La redaktadon kaj unuecigon realigis Katalin Kováts, profesia lingvopedagogo.
  • Por ke la libro estu inda kaj modela, deko da fakuloj, rekonataj esperantistoj: Ivan Colling, Rita de Moraes, Robert Bogenschneider, Paweł Fischer-Kotowski, Malcolm Jones, Mogens Rude Andersen, Viktoro Solé kaj Yves Nevelsteen helpis en la provlegado. Pro la bela aspekto kaj leganto-amika enpaĝigo nia danko iru al Tenorjo Joseo. Belaj kaj amuzaj ilustraĵoj de Max Elbo faras la libron alloga.
  • La nova eldono havas duoble pli da paĝoj ol ajna libro de la antaŭaj eldonoj. Ankaŭ la strukturo ŝanĝiĝis kaj la libro signife plibeliĝis.
  • Pluraj novaj artikoloj traktas modernajn ilojn, aplikaĵojn, formojn de nuntempaj manieroj lerni kaj instrui Esperanton.
  • La libro donas ideojn por sukcesa informado pri Esperanto, organizado de lingvaj eventoj, funkciigo de standoj kaj efika argumentado pri Esperanto.
  • La legantoj ekkonas sukcese funkciantajn Esperanto-centrojn, kiuj povas stari kiel modeloj por la cetero de la movado.
  • Kion legu niaj kursanoj dum kaj post la lernado? Listo de ĉiutipaj literaturaj verkoj konsilas pri (mem)klerigado.
  • La libro trairas de paŝo al paŝo la tutan proceduron de instruado, ekde la informado kaj planado de kursoj kaj lecionoj, ĝis la realigo de kursoj, inklude stimuladon, taksadon kaj de la laboro kaj de la lernoatingaĵoj. Ankaŭ pri la ekzamenoj; movadaj, ŝtate agnoskataj KER-ekzamenoj kaj naciaj versioj legeblas multo en la Manlibro.
  • La teorion kompletigas multaj konkretaj ekzemploj kaj ekzercoj.
  • La orientiĝon de la legantoj helpas librofine kvar diversaj indeksoj, kiuj ebligas rapide trovi la bezonatajn informojn kaj helpon.

Ekde la fino de 2021 la materialo estos konsultebla en la retejo edukado.net, kie rektaj ligiloj kaj kompletigaj materialoj riĉigos la enhavon. Sed ne atendu ĝis tiam, aĉetu nun, legu kaj pretiĝu al ampleksigo de viaj konoj pri la grava metio “instruado”.

Ni esperas, ke vi kunfieros pri tio, ke ankaŭ en Esperanto ni posedas nun altkvalitan faklibron pri instruado de nia kara lingvo.

 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.