Interagaj ekzercoj

Interagaj ekzercoj kaj testoj

Ni estas transformantaj niajn ekzercojn al interagaj versioj, kie la solvantoj de la testoj kaj taskoj povas labori rekte en la komputilo, kaj fininte la ekzercojn pere de la KONTROLU-butono vidi siajn rezultojn, akiritajn poentojn kaj ankaŭ la ĝustajn solvojn. Per tiu maniero ni volas helpi la memlernantojn kaj montri al la KER-kandidatoj kiel funkcias la retaj ekzamentestoj. 

Ekde la 1a de decembro (2023) aperos unu post la aliaj la transformitaj ekzercoj kaj pliaj informoj pri la maniero trovi ilin en nia kolekto. 

Vi multe povas helpi nin, se vi lasos komenton sub la ekzercoj, konfirmos (aŭ male) la teknikan uzeblon kaj esprimos vian opinion pri la nova servo de nia retejo. Nin interesas, ĉu valoras daŭrigi la laboron? Kompreneble, se vi trovas eraron el la taskoj, via raporto pri tio same bonvenas.

Nu, jen nia unua ekzemplo: https://edukado.net/instrumaterialoj?iid=23752


 

 

 

 

Jen la listo de la ĝis nun transformitaj ekzercoj.

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.