Novaĵoj

Forpasis Przemysław WIERZBOWSKI

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-07-02 00:45:03

En la unua tago de julio 2026 disiris en la mondon tra la amaskomunikiloj la ŝoka informo pri la forpaso de juna kaj tre aktiva pola esperantisto Przemysław WIERZBOWSKI.

Pŝemek estis inter aliaj tradukisto, instruisto de Esperanto, multflanka aktivulo de la Bjalistoka Esperanto-Societo kaj ankaŭ de nia retejo edukado.net. 

Bonvolu legi pri li kaj lia agado en la Panteono kaj lasi tie viajn memoraĵojn. 

Kondolencojn al la edzino Alina kaj la du infanetoj, plue al la Bjalistoka Esperanto-Societo, polaj samideanoj kaj al ni ĉiuj!

Pŝemek, ripozu en paco.

Al la listo Nova retejo de Esperanto por lernejaj klasoj

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.